Vizmanos
Vizmanos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42173 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 31 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 1′ N, 2° 24′ U (mapo)42.023611111111-2.4075Koordinatoj: 42° 1′ N, 2° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 200 m [+] | ||
Areo | 24,31 km² (2 431 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vizmanos [+] | |||
Vizmanos [bizMAnos] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 24,31 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 26 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 260 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.
Ĝi distas 40 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Vizmanos kaj Verguizas.
En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Cidacos y afluentes, okupanta 14 hektarojn, nome 1% de la teritorio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. Dum la Mezepoko ĝi formis parton de la Comunidad de Villa y Tierra de Yanguas.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, ermitejo de Verguizas kaj blazondomoj.