Villerías de Campos
Villerías de Campos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34305 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 76 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 57′ N, 4° 51′ U (mapo)41.944444444444-4.8555555555556Koordinatoj: 41° 57′ N, 4° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 753 m [+] | ||
Areo | 22 km² (2 200 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villerías de Campos [+] | |||
Villerías de Campos [viljeRIas deKAMpos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Villerías estas komprenebla etimologie kiel Villa Arias (alude al iama loĝanto).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 86 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 360 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 35 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi estis citita kiel Villarias en 1181 alude al iama loĝanto: Villa de Arias. Poste venis popola korupto de la loknomo.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo, kolombejoj (unu en la foto de la tabelo), vinkeloj ktp. Oni fabrikas fromaĝon.