Villameriel
Villameriel | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34408 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 111 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 32′ N, 4° 29′ U (mapo)42.528333333333-4.4755555555556Koordinatoj: 42° 32′ N, 4° 29′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 906 m [+] | ||
Areo | 53 km² (5 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villameriel [+] | |||
Villameriel [biljameRJEL] estas municipo en la centronordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles pli precize ene de la subkomarko Boedo-Ojeda.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 53,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 108 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 600 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 67 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La municipa teritorio enhavas ankaŭ la jenajn submunicipojn: Cembrero, Santa Cruz del Monte, Villorquite de Herrera kaj San Martín del Monte (en la foto de la tabelo).
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.