Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange/arkivo 2008 2
Kantonoj de Usono
[redakti fonton]Mesaĝo por ĉiuj administrantoj:
Mi pensas, ke estas bona ideo krei paĝon pri ĉiu Kantono de Usono (aŭ, en Luiziano, ĉiu paroĥo). Tre facilus fari ĉi tion per roboto, kiu povus preni informojn rekte el la anglalingva Vikipedio. Bedaŭrinde, mi ne scipovas konstrui robotojn, do mi petas ies helpon. Laŭ mi, bona stilo por titolo estus: Kantono Nomo (Ŝtato, se bezonata).
Bonvolu sciigi al mi viajn opiniojn pri ĉi tiu propono. Dankon!
--Nick, 11 Mar. 15:33 (UTC)
Bot flag request on eo.wikibooks
[redakti fonton]wikibooks:eo:Vikipediista diskuto:ArnoLagrange#Bot flag request for Vikipediisto:Komputilo
Please have a look, thanks.
-- Cat chi? 17:18, 14. Mar 2008 (UTC)
Horacio
[redakti fonton]Saluton, kara Arno! Mi ŝatus inviti vin koni Horacion: http://horacioesperante.blogspot.com/ . :-) Mi esperas, ke vi ŝatos! Verdstele, Fernando Maia Jr. 03:44, 15. Mar 2008 (UTC).
La kaŝ-montru butonoj denove
[redakti fonton]Arno, mi devas demandi vin denove, ĉu ne estas kulpa (ke Internet Explorer ne aperigas la kaŝ-montru butonojn en ŝablonoj) ie forgesita (neskribita) krampo aŭ io alia, ekz. en MediaWiki:Recentchangestext aŭ ie alie (Vikisintakso). Kiam Scott rearanĝis ŝablonojn sur Lastaj ŝanĝoj (Dezirataj, Maturigindaj kaj Diskutindaj) mi vidis la "ordonojn" por redaktado ekster la ŝablonoj. En MediaWiki:Recentchangestext estis eraro, kiun Scott korektis kaj nun ĉio funkcias. Estas senĉese nekredeble por mi, ke ekz. en la angla kaj ceteraj lingvoj mi povas vidi tiujn kaŝ-montru butonojn ("show" kaj "hide") kaj ĉi tie ne. Mi ne povas ekkredi, ke la kulpaj estus ĉiuj, kiuj uzus IE por Vikipedio. La aserto, ke en Mozilo tio funkcias, estas nesufiĉa por mi. Ĉu vi povus do revizii viajn ŝanĝojn rilate al Vikisintakso al konkreta dato, kiam vi estis farinta la ŝanĝojn? Ĉar ekde tiu tempo la kaŝ-montru butonoj tute malaperis. Temas proksimume pri tempo ĉirkaŭ septembro de 2007. Interalie, mian subskribon per ŝablono mi vidas duspece - en IE ĝi estas alia kaj en Mozilo ĝi estas ankaŭ alia.
Dankon. Petro@diskkont 05:36, 15. Mar 2008 (UTC)
Ĉu vi ne haste forbaris Petron? Eble li nur provetis plibonigi la ŝablonon. ĉu ne sufuĉis du horoj? Narvalo 14:45, 15. Mar 2008 (UTC)
Dankon !
[redakti fonton]Mi vin dankas pro viaj korektoj! Mi estas afliktita kaŭze de mia malbona esperanto, sed esperas rapide plibonigi min! Tutkore, Rafael Badaŭi.
Arno, dankon por viaj vortoj. Mi estimas ilin. Mi komprenas, ke vi ne povis scii, kiam mi ĉesos kun tia redaktado de la ŝablono, sed mi ne estas tia "damaĝulo". Mi volis nur tiamaniere atentigi pri la problemo, sed bedaŭrinde vi forbaris min. Mi atendis ies demandon en formo de mesaĝo, kion mi estas faranta. Pri la vorto "subite" mi pensis, ke dum kelkaj monatoj okazis nenio (almenaŭ videbla) rilate al la ŝablono (ĉiokaze la problemo montriĝis en MediaWiki:Common.js). Mi vidis poste vian klopodon trovi la eraron. Tio, kion mi faris, estis lasta ebleco, kiel atentigi pri la problemo, se malsukcesis antaŭaj diskutoj. Vi nomas tion "intenca fuŝado", sed mi diras al tio "lasta ebleco". Se anonimulo, havanta nenian kontribuon ĉi tie, farus tion, ankaŭ mi nomus lian redaktadon "intenca fuŝado", sed mi devas diri, ke mi intence ne fuŝus artikolon. Same kiel vi ankaŭ mi laboras, kaj spite al tio mi kreas longajn paĝojn. Nu kion diri plu? Kio okazis, tio okazis. Se vi akceptas mian proponon, ni lasu la aferon forgesita. Petr Tomasovsky@diskkont
Ŝablono:KategorioMontaroEnLando
[redakti fonton]Ekzistas Kategorio:Montaroj laŭ landoj kaj estus praktike, se la paĝoj kiuj uzas la Ŝablonon:KategorioMontaroEnLando (ĝis nun ĉefe kategorioj eŭropaj) tuj estus enordigitaj ankaŭ sub la supra kategorio. Mi provis aranĝeti tion ĵus, sed iel nur duone funkcias: En la kategoriaj paĝoj aperas ligo al Kategorio:Montaroj laŭ landoj, sed ene de la kategorio "montaroj laŭ landoj" tamen ne aperas la unuopaj landaj kategorioj. Ĉu vi povus aranĝi tion, aŭ klarigi kie mi misis?
ThomasPusch 13:12, 21. Mar 2008 (UTC)
Efektive, ĉio en ordo... sufiĉis pasigi tri horojn en kinejo kaj ĉio solviĝis de si mem. Dankon tamen pro la kuraĝigo atendeti. Ĝojajn paskajn festotagojn post du tagoj!
ThomasPusch 19:17, 21. Mar 2008 (UTC)
Responde al via ĵusa noto: Mi vidis ke ekzistas plena kategorio:Lingvoj de Britio kaj malplena kategorio:Lingvoj de Unuiĝinta Reĝlando, kaj konsiderante ke oni ĝenerale en la kategoria skemo preferas la malpli longan terminon "Britio" (Geografio de..., Politiko de... ktp), mi forprenis la malplenan kategorion pri "lingvoj de Unuiĝinta Reĝlando" (antaŭ ol iu ekplenigas ĝin, ne vidante la kategorion "lingvoj de Britio"). Eble mi devintus pli klarigi mian paŝon.
ThomasPusch 21:35, 21. Mar 2008 (UTC)
- Mi plene konsentas kun Thomas Pusch - oni uzu "Britio", ne "Unuiĝinta Reĝlando". Sammaniere, cetere ankaŭ la artikolo Historio de Unuiĝinta Reĝlando estu nomata Historio de Britio anstataŭe... Moldur 10:35, 22. Mar 2008 (UTC)
mia subskribo - interaktiva dosiero
[redakti fonton]Dankon, Arno, por via konsilo. Mi ne sciis, kion aldoni, ke la ŝablono aperu diversloke en la teksto ne rompante ĝin. Eble ankaŭ estus utile pliprecizigi la "koordinatojn" sub la dosiero. Propre tio estas interaktiva dosiero (bildo), kiu aktivas kelkajn paĝojn (ĝi povus aktivigi ankaŭ aliajn dosierojn) pere de kaŝitaj ligiloj sub la dosiero. Ĉu ne eblus krei ĝeneralan ŝablonon por tiaj ĉi dosieroj? Nun mi vidas en la antaŭrigardo, ke la ŝablono aperas senĉese maldekstre en nova linio. Se vi trovos solvon, kiel atingi tion, ke la ŝablono aperu diversloke, trankvile korektu ĝin.
Mi ne povis trovi WikiMiniAtlason. Kie ĝi troviĝas? Petro@diskkont 05:49, 22. Mar 2008 (UTC)
- Dankon por via provoj. Mi devos eksperimenti plu. Kiel funkcias la interaktiva dosiero, vi povas vidi ankaŭ sur tiu ĉi mapo. Bedaŭrinde tie nun ne estas kreitaj paĝoj pri la konkretaj regionoj de Marso, sed la ligiloj funkcias. Petro@diskkont 10:11, 22. Mar 2008 (UTC)
alinomado
[redakti fonton]Arno, mi vidas, ke vi ĉeestas, ĉu vi povus forigi Konektikuton por ebligi alinomadon? Necesas alinomi Konetikuto al Konektikuto. Konektikuto estas ĝusta nomo laŭ PIV por la usona ŝtato. Povas fari tion nur administranto. Dankon. Petro@diskkont 13:57, 22. Mar 2008 (UTC)
Ĉefpaĝo
[redakti fonton]Saluton Arno,
Mi ne povas ŝanĝi la ĉefpaĝon, sed ĝiaj ikonoj por la aliaj vikimediaj projektoj estas terure grandegaj. Ĉu vi povas ŝanĝi tion ? Ĝis, NicoRay 09:59, 25. Mar 2008 (UTC)
La sama problemo estas videble por la lastaj ŝanĝoj. NicoRay 10:21, 25. Mar 2008 (UTC)
Arno, mi retroŝanĝis la paĝon MediaWiki:Recentchangestext, ĉar la Ŝablono:Ligo el bildo misfunkcias. La ŝablono ignoris vian "width" etikedon, do la bildojn de Lastaj Ŝanĝoj estis tro grandaj! (vidu malnovan version: [1]) -- Yekrats 10:39, 25. Mar 2008 (UTC)
- Saluton Arno. Mi cetere kaj provizore nuligis vian lastan redakton ĉe la Ŝablono:Enciklopedio, por ke la piktogramoj ne plu estu tiel gigantaj. Mi tamen ne sukcesis fari same por la vikimediaj projektoj malsupre de la paĝo. Mi esperas, ke vi povos helpi. Amike, Thomas Guibal 12:32, 25. Mar 2008 (UTC)
- Bone, dankon ! Thomas Guibal 21:01, 25. Mar 2008 (UTC)
request
[redakti fonton]Salut ArnoLagrange, sil te plait pourrais renommer Speciala:Contributions/Herbythyme, il est un imposteur de un utilisateur dans Commons, Meta et en.wiki, il est aussi administrateur là-bas. Sil te plait contacte moi si tu as des questions, merci beaucoup par avance, mes amitiés, --birdeto (:> )=| 12:03, 25. Mar 2008 (UTC)
- Herbythyme, the real one, asked me to be renamed, the vandal here has already been blocked, the block will be moved with the rename (not the blocklog unfortunately), so You don't have to worry about the vandal. The reason why to rename is because of single user login, Herbythyme would like to use his name here, it would be very kind if You would grant him this.
- Der richtige Herbythyme hat an mich eine Anfrage gestellt. Der Vandale wurde hier bereits geblockt, der Block wird mit der Umbenennung mitverschoben (leider nicht das Blocklog), sodass Du Dir keine Sorgen um den Vandalen manchen brauchst. Der Grund fuer die Umbenennung ist SUL (das globale Benutzerkonto), Herbythyme wuerde gerne seinen Namen hier verwenden, es waere sehr nett, wenn Du ihm dies ermöglichen könntest.
- Merci beaucoup, mes amitiés, --birdeto (:> )=| 18:47, 25. Mar 2008 (UTC)
Ŝanĝo de nomo
[redakti fonton]Bonfarton! Mi volus ŝanĝi mian nunan vikipedistan nomon (.:Ajvol:.) al nomo laŭ kiu mi estas konata en aliaj vikioj (Александр Сигачёв). Mi petas pri la ŝanĝo ĉar ĵus ekfunkciis unuiĝinta ensalut-sistemo de Vikimedia kaj mi volus havi la saman nomon ankaŭ en ea vikio. --.:Ajvol:. 21:37, 25. Mar 2008 (UTC)
- Bonvolu, provu ankoraŭ foje. Nun mi nuligis mian SUL-nomon (por krei ĝin denove post ŝanĝo de nomo). --.:Ajvol:. 08:35, 18. Apr 2008 (UTC)
"Ŝablono:Ligo el bildo"
[redakti fonton]Kara Arno,
mi ĵus vidis kaj tute aprezas vian ŝanĝon de "Ŝablono:Heredaĵo de UNESKO", kiu aldonas ligilon je la paĝo "Mondaj heredaĵoj" al la paĝokomenca UNESKO-emblemo. Tamen per tio ekestis eta dezajna ŝanĝo: Dum antaŭe la teksto komenciĝis maldekstre de la emblemo, nun ĝi komenciĝas sube, kvazaŭ sub la bildo estus aldona noto "<br clear=left>". Krome, se oni ekrane poziciigas la komputilan montrilon sur la emblemon, aperas flaveta rektangulo kun la noto "Monda heredaĵo de UNESKO}", en kiu la lasta karaktro, la arkoforma krampo, estas iel troa. Ĉu vi vidus ŝancon ripari tiujn du problemetojn, kaj tamen teni la belan ideon ligi la teman ĉefpaĝon al la emblemo?
ThomasPusch 23:24, 25. Mar 2008 (UTC)
Ĉu vi povas helpi al mi kun problemo kun ŝablono:monto
[redakti fonton]Kara Arno - ekzistas problemo kun la ŝablono:monto, nome la koordinatoj aperas anstataŭ super la informkesto en la plej supra linio de la informkesto kaj la nomo de la monto tiel fariĝas preskaŭ ne legebla. Krome ankaŭ la grafika aspekto de la koordinatoj (do ŝablono:koordinatoj aspektas iomete fuŝa (vidu ekzempole sub Weisshorn (monto) aŭ sub Materhorno). Miaj konoj ne sufiĉas por solvi la problemon, tial mi turnas min al vi, ĉar vi jam multajn tiajn aferojn povis aranĝi. Krome mi ne bone komprenas, kion signifas la ŝovpeto en la ŝablono monto kaj precipe ne, kiajn sevkojn tia ŝovo havus al la relative multaj artikoloj, kiuj utiligas tiun-ĉi ŝablonon. Se ne estas negativaj sekvoj, mi ne havus problemojn kun tia ŝovo, kvankam mi ne komprenas la sencon, ĉar la diskuto okazis antaŭ mia tempo. Mi jam anticipe dankas vin, kiam vi foje trovas momenton por solvi mian problemon. Amike DidiWeidmann 16:04, 28. Mar 2008 (UTC)
Fojnejstelo
[redakti fonton]Mi venis tie ĉi por danki vin pro korekti miaj novesperantistaj erari. Sed kiam eksciiĝis ke Rafael Badaŭi jam faris ĝin pli bone ke mi povus, mi ekpensis de doni vin fojnejan stelan. Sed tiam eksciis ke eo.VP havas neniun. Do, faris unun por vi. Jen la "stelo pro senlaca korektado"! Sebastian 20:44, 29. Mar 2008 (UTC) Bonvolu respondi tie ĉi. Mi atentos tiun paĝon iomtempe.
- Mi tre dankas pro la stelo. Foje iuj disdonis {{OraUrso}}, sed ne jam fariĝis kutimo disdoni tiajn danksignojn. Fakte estas diversaj tradicioj en la diverslingvaj projektoj. "fojneja stelo" estas usona tradicio, en aliaj landoj foje estas laŭroj, medaloj, premioj (vidu el en:Wikipedia:Barnstars la ligilojn al alilingvaj samtemaj paĝoj). Mi nur hazarde trafis vian artikolon : mirante ke la artikolnombro konstante kreskas mi rigardis la paĝon pri novaj artikoloj kaj kontrolis kelkajn laŭ hazardo. Mi tiam konstatis ke pluraj kontribuantoj silente kreskigas la Vikipedion aldonadante ĉiutage kelkdekojn da artikoloj el kiu iuj estas tre bonaj. Arno Lagrange ✉ @ ₪ 21:23, 29. Mar 2008 (UTC)
tie / tien
[redakti fonton]Mi ne scias la aktualan kuntekston de la mesaĝo. Sed, ŝajne ĝi petas por uzanto entajpi en entajpujon. Ĉi tial mi elektas la akuzativon. Tamen, eble mi eraras (gramatike aŭ kuntekste). Eble mi troakuzativigas! :-)
Mi eniris multon de viaj MediaWiki-tradukojn al TranslateWiki. Mi provis ĝisdatigi la MediaWiki-mesaĝojn tie, por esti sendita al ĉiuj MediaWiki-projektoj. Mi lastatempe plialtigi nian tradukitan proporcion al 100% en la du bazaj kategorioj, kaj mi laboras la ceterajn... vidu [2]. Amike salutas Yekrats 13:58, 30. Mar 2008 (UTC).
Komerca konferenco
[redakti fonton]Certe la jardeko 1920-a, ĉar konferenco estas citita en EdE.Roberto 11:16, 2. Apr 2008 (UTC)
Kategorio:Etnoj en Aŭstralio kaj Oceanio
[redakti fonton]Mi kreis tiun kategorion, sed faris skriberaron. Mi skribis "Australio" anstataŭ "Aŭstralio" en la titolo. Mi volas korekti tiun eraron, sed super la paĝo mi ne trovas la instrumenton "alinomu". Kiel mi povas korekti tiun mian eraron? Urĝas, ĉar mi volas traduki pliajn artikolojn por tiu kategorio. Mi dankas por helpo. Vikipediisto:Alois 23-a de marto 2008
Malĝusta kategorio
[redakti fonton]Kara vikipediisto Arno Lagrange, denove mi faris fuŝon per skriberaro kaj petas vian helpon. Apud la ĝusta Kategorio:Etnoj en Ebur-Bordo mi per tajperaro kreis malĝustan: Kategorio:Etnoj en Ebur-bordo Ĝi nun estas malplena, sed kiel forigi ĝin? Antaŭdankon por helpo. Vikipediisto:Alois 3-a de aprilo 2008
Koran dankon
[redakti fonton]Kara ArnoLagrange, dankon pro via respondo. Jen mi lernas paŝon post paŝo. --Alois 19:13, 3. Apr 2008 (UTC) Mi ĝis nun neniam uzis la subskribon. Alois 21:13, 3. apr 2008
Célestin Freinet
[redakti fonton]Dankon pro la gratulo. Mi nur volis plenigi ĝermeton. Pri Freinet iom mi sciis, sed tute neniom pri Esperanto. Vi povas libere aldoni tion pri kiu vi komentis en la artikolo. Estus interese.--Kanikanikani 21:36, 7. Apr 2008 (UTC)
Please rename me (haha again...)
[redakti fonton]Saluton, I'm quite embarassed to trouble you again. Can you please rename me as Edmundwoods? I'm preparing for the Unified login. Dankon! --EdmundEzekielMahmudIsa 15:02, 8. Apr 2008 (UTC)
Mi dankas pro vi argumentado por. Dum la redaktado, iu alia forigis la artikolon kaj mia laboro estis for. Mi scias, ke la komenca versio ne estas perfekta, sed estas fiago, krei redaktan konflikton. Kial oni ne povas lasi artikolojn kelkajn tagojn antau la forviŝado.
Mi persone ne povas konstante labori en Vikipedio, kiel eble aliaj. Ofte mi devas interrompi pro aliaj taskoj kaj la verko havas malperfektan aspekton. Sed perdi ĉion ankau ne estas solvo.
Tiuj agoj, precipe de certaj homoj, kiuj ŝajne ne havas alian taskon dum la tuta tago estas por mi kialo rezigni pri kontribuoj en Vikipedio. Oni ĉiam volas, ke homoj partoprenu, sed samtempe oni forpelas. --149.234.246.222 11:26, 16. Apr 2008 (UTC)
Mia nomo
[redakti fonton]Saluton! Vi povas ŝanĝi mia nomo al «Jon Harald Søby» ĉar SUL? Jon Harald Søby 18:02, 16. Apr 2008 (UTC)
Magiaj vortoj de Vikipedio/Wikimedia...
[redakti fonton]Saluton, Arno. La "magiaj vortoj" de Wikimedia estas facile atingebla ĉi tie. Mi ne jam tradukis ilin, tamen mi ne konas la variablon $specialPageAliases... -- Yekrats 01:03, 18. Apr 2008 (UTC)
Rename user
[redakti fonton]In view the login provided by the unified goal [3], ask the reaname of User:Chico, currently without any contribution in the project. The rename may be something like User:Chico-Old. Thank advance.
-q:pt:user:Chico (talk) 11:56, 21 April 2008 (UTC)
- I provided a temporary bill, to assist to the requested autenticação.[4]
- Now I am sysop and burocrat in the pt.wikiquote.org; My user page:q:pt:user:Chico
- Thank advance.
- --Chico-br 02:10, 22. Apr 2008 (UTC)
Thank you for listening. The log was performed successfully. --Chico 20:28, 22. Apr 2008 (UTC)
Request for rename username
[redakti fonton]Hello. I'm Rh-Kiriki, sysop on jawp. I want eowp username unite jawp username. Would you like to rename my username to "霧木諒二"? Thanks, best regards. ―Rh-Kiriki (user:霧木諒二) 11:57, 27. Apr 2008 (UTC)
- Thank you grant my request. Best regards. ―霧木諒二 23:44, 27. Apr 2008 (UTC)
Bot
[redakti fonton]Hi! As written in the bot requests page (When you have edited your request, please inform an administrator(s) about it): I've put a request to flag Ginosbot. Thank you. Ciao!
Changing username
[redakti fonton]Hi,
I'm changing my usernames due to unified login preparation, but I couldn't find your "Changing username" site. I would like to change my name to Vikipediisto:Luka Krstulović - you can find me as a bureaucrat here and admin here (see eo:interwiki on last link). Thank you. --Luka Krstulovic 22:26, 28. Apr 2008 (UTC)
- Mi dankas, Luka Krstulović 15:52, 29. Apr 2008 (UTC)
Traduko de la franca vorto Bocage
[redakti fonton]Saluton Arno
Ĉu vi povas helpi min? En la reta vortaro, mi vane serĉis la tradukon de la franca vorto Bocage. Mi bezonas ĝin por mia artikolo pri Vendeo. Ĉu la bona traduko estas bosko? aŭ ĉu ekzistas alia vorto? Amike--Benedikto85 20:15, 2. Maj 2008 (UTC)
Arno, kiel vi sentus liberigi la dosieron GeorgesLagrange.jpg sub GFDL-permesilon? Se jes, ni povas alŝuti la foton de via patro en la Komunejo trans aliaj projektoj. Kore salutas Yekrats 11:50, 4. Maj 2008 (UTC).
Volapuko kaj ŝablonoj
[redakti fonton]Kara Arno, mi provis redakti citaĵon kiel vi, sed mi ne scias bone. Mi tre dankos al vi, se vi korektigos tion. Mi vere ne scias uzi bone ŝablonojn, tabelojn kaj aliajn similajn aferojn... Roberto 17:28, 9. Maj 2008 (UTC)
Arno, mi intencas ankoraŭ labori pri la artikolo dum la venonta semajno, mi certe enfazos la citaĵojn en la teksto, dankon pri la sugeston. Dum semajnfino mi ne laboros en vikipedio, mi metos en la artikolo atentilon pri nefinita artikolo. Roberto 19:35, 9. Maj 2008 (UTC)
Demande de traduction + Ménage
[redakti fonton]Bonjour, j'ai ici quelque chose qui pourrait t'intéressé, vu que l'article sur ce wiki est assez complet. (+ ceci et cette catégorie).
Pourrais-tu faire aussi le "ménage" sur cette page?, car certaines requêtes attendent depuis plus de 1 mois. Et je me demandais aussi si tu voudrais plus d'informations sur ma requête. Cordialement, --WikiDreamer 20:43, 9. Maj 2008 (UTC)
- Ha , t'as raison, la demande que je te disais qu'elle datait de plus de 1 mois a été traité mais il n'y avait pas de réponse, désolé d'avoir conclu trop vite :) Tu dit que tu as un peu enrichi l'article sur Georges Lagrange, ben tu l'a complètement améliorer ;) Il n'était pas marquer que le vote durait environ une semaine, tu devrais peut-être l'indiquer :) Si tu as le temps, se serait bien de refaire Vikipedio:Roboto, vu que c'est une page "centrale" :) Lorsque tu clôtureras ma requête, pourrais-tu me l'indiquer sur ma page de discussion fr? Au fait, y a t'il un bot interwiki qui fonctionne à partir de ce wiki? Merci et bonne journée :) --WikiDreamer 00:26, 10. Maj 2008 (UTC) Jamais clair ce que j'écris...
- Pourrais-je avoir une réponse ? Merci. --WikiDreamer Bot 10:37, 17. Maj 2008 (UTC)
- Bonjour, je viens juste te prévenir que j'ai mis à jour ma demande, et je me demandais si mon bot n'avait peut-être pas asser fait de "test edits". Cordialement, --WikiDreamer 21:02, 3. Jun 2008 (UTC)
- Merci! Si tu as bien regardé ma mise à jour, j'avais mis un commentaire sur le vo.wiki, il laissait sous-entendre que je pensais venir faire un tour sur ce wiki, ben, bonne nouvelle, je finis le tour sur vo.wiki, je viens sur le votre :), au moins une fois. :) Encore merci! --WikiDreamer 21:20, 3. Jun 2008 (UTC)
- Bonjour, je viens juste te prévenir que j'ai mis à jour ma demande, et je me demandais si mon bot n'avait peut-être pas asser fait de "test edits". Cordialement, --WikiDreamer 21:02, 3. Jun 2008 (UTC)
- Pourrais-je avoir une réponse ? Merci. --WikiDreamer Bot 10:37, 17. Maj 2008 (UTC)
Propono de Siebrand
[redakti fonton]Arno, Siebrand el meta kaj nl proponas helpi nin kun nia problemo kun bildoj. Li estas administranto ĉe la nederlanda Vikipedio, kaj helpas ĉe meta. Li proponas administri nian bildojn:
- Forigi duplikatajn bildojn (trovitajn en Komunejo)
- Identigi klaran malobservon de kopirajto
- ktp.
Tamen, li ne parolas Esperanton, do verŝajne tio povus esti problemo. (Eble ni povas konvinki lin lerni kun interreta kurso. ;-) ) Kion vi pensas pri tia ideo? -- Yekrats 01:01, 10. Maj 2008 (UTC)
Propra foto
[redakti fonton]Ĉu vi povas aldoni licensan informon por Dosiero:Joli Zoreil.jpg. Dankon! -- Yekrats 04:28, 20. Maj 2008 (UTC)
Ŝablono:Informkesto lingvo
[redakti fonton]Saluton, Arno. Mi ĵus aldonis intervikiajn ligilojn al Ŝablono:Informkesto lingvo. Kaj tiam mi vidis, ke en la ŝablona paĝo estas iu problemo, eble kun la nova parserilo. Ĉu vi povus ripari tion? Mi pensas, ke la aldonaj intervikiaj ligiloj ne kulpas pri tio. Kore --Tlustulimu 17:32, 25. Maj 2008 (UTC)
- (Aldono) La sama problemo aperas sur la paĝo Ŝablono:Lingv/dokumentado/informkesto. Kore --Tlustulimu 18:34, 25. Maj 2008 (UTC)
- Dankon pro via rapida korekto. Ĉar vi ja aranĝis la tutan aron de ŝablonoj ĉirkaŭ {{lingv}} mi ne scias, kiel la tuto funkcias. Alikaze mi povus esti korektinta mem. Kore --Tlustulimu 18:51, 25. Maj 2008 (UTC)
Ŝablono:Babel-ligilaro
[redakti fonton]Saluton, Arno. Mi vidis, ke multaj aŭ eble eĉ ĉiuj babelaj ŝablonoj, kiel ekz. {{Vikipediisto eo}}, enhavas ligilojn al samlingvaj, sed alinivelaj ŝablonoj. Ĉu mi traduku ŝablonon por tio el la suprasoraba vikipedio: hsb:Předłoha:Wužiwarjo? Ĉu la ŝablona nomo estu Ŝablono:Babel-ligilaro aŭ Ŝablono:Babel-interligilo? Ĉu ni vere bezonas la 0-an nivelon por ĉiuj lingvoj? Se jes, mi ne transprenus funkcion el la originala ŝablono, kiu kaŝas la 0-an nivelon ĉe lingvoj, kiuj ne estas la ĉefaj en la koncerna vikipedio. Krome tia ŝablono ebligas laŭparametre kaŝi ligilon al denaskula nivelo (-D) por lingvoj, kiuj ne havas denaskajn parolantojn, kiel ekz. Volapuko. Kore --Tlustulimu 09:10, 26. Maj 2008 (UTC)
- (Aldono) Mi ĵus tradukis la ŝablonon en mia nomujo: Vikipediisto:Tlustulimu/Ŝablono:Babel-ligilaro. Viajn proponojn kaj sugestojn vi povas skribi en la tiean diskutan paĝon. Kore --Tlustulimu 09:45, 26. Maj 2008 (UTC)
Peto por renomigo: Vikipediisto:Mendoro
[redakti fonton]Saluton ArnoLagrange,
Ĉu vi povas renomi min al Vikipediisto:Mendor, pro deziro kunfandi miajn kontojn sub SUL?
Dankas Mendoro 15:46, 30. Maj 2008 (UTC)
- Dankon! Mendor 17:07, 30. Maj 2008 (UTC)
Traduction sur Meta
[redakti fonton]- Salut, c'est marqué clairement en haut que la traduction n'est pas fini, d'autre part il y a une bonne douzaine de candidat à traduire, la traduction prend du temps, et c'est tellement ennuyeŭ que personne n'est apparemment prêt à le traduire, même pas toi! Je rappelle que c'est un wiki ici, donc que si quelqu'un n'est pas satisfait de ce quelqu'un d'autre à fait, il peut toujours le changer... Guérin Nicolas 17:20, 31. Maj 2008 (UTC)
vikivortaro
[redakti fonton]Saluton Arno. Mi esperas ke vi fartas bone. Mi interesas pri vikivortaro, kaj volas ke ĝi kreskos. Ĉu vi scias ĉu estas io kion mi povas fari pri tio ĉi? Kiel statas la projekto por krei roboton kiu povas kopii la artikolojn de ReVo? Dankon! Ĝis Eb.eric 00:52, 2. Jun 2008 (UTC)
Ŝablono:Dok kaj ĝia dokumentado
[redakti fonton]Saluton, Arno. Mi ĵus metis kelkajn intervikiajn ligilojn en la dokumentadon de la ŝablono {{Dok}}, ĉar la ŝablono estas protektita. Nun vi povus forigi la du intervikiajn ligilojn el la ŝablono mem, ĉar alikaze la ligiloj al la rusa kaj suprasoraba versioj aperas dufoje. Mi esperas, ke tiam ĉio estos bona. Dankon kaj ĝis baldau --Tlustulimu 21:38, 2. Jun 2008 (UTC)
- Saluton, Arno. Ĉu ni eble bezonas plian funkcion en la ŝablono {{dok}}, kiu aŭtomate aperigas ligilon al testa subpaĝo. Tia funkcio ekzistas en la angla kaj suprasoraba versioj. Ekzemplojn vi povos trovi en la suprasoraba babel-ŝablono kaj sur la ŝablona paĝo en la angla vikipedio. Ĉu mi skribu la necesan kodon en la subŝablonon {{Ŝablona dokumentada komenco}}? Se jes, mi devos ankaŭ aldoni helpilojn al la ŝablona dokumentado (laŭ la suprasoraba versio). Kore --Tlustulimu 21:58, 2. Jun 2008 (UTC)
- Mi ĵus aranĝis variaĵon de la ŝablono {{Ŝablona dokumentada komenco}} en mia vikipediista nomspaco: Vikipediisto:Tlustulimu/dok, ĉar la ŝablono en la ŝablona nomspaco estas protektata. Sed nun mi ne scias, kiel mi povas bone traduki "sandbox" en esperanton. Ĉu vi havas proponon? - Mia testa versio ankoraŭ enhavas "hrajkanišćo" (laŭvorte ludejo) el la supraosoraba vikipedio. Sed tio estas ankoraŭ tradukenda. Kore --Tlustulimu 14:50, 14. Jun 2008 (UTC)
- Saluton, Arno. Ĉu vi povus kopii la enhavon el Vikipediisto:Tlustulimu/dok en la protektitan ŝablonon {{Ŝablona dokumentada komenco}}? Tiam la novaj ligiloj estos uzeblaj en resp. per la ŝablono {{dok}} kaj mi povos aldoni du butonojn al la dokumentado laŭ la suprasoraba versio: hsb:Předłoha:Doc. Tiaj butonoj ebligas al vikipediistoj krei la bezonatajn subpaĝojn por provejo kaj testoj. Mi pensas, ke testaj subpaĝoj de ŝablonoj kelkfoje estas bezonataj. Dankon kaj ĝis baldaŭ. - Mi jam demandis Yekrats pri tio, sed mi supozas, ke li ne tre interesiĝas pri ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 08:16, 17. Jun 2008 (UTC)
- Mi ĵus aranĝis variaĵon de la ŝablono {{Ŝablona dokumentada komenco}} en mia vikipediista nomspaco: Vikipediisto:Tlustulimu/dok, ĉar la ŝablono en la ŝablona nomspaco estas protektata. Sed nun mi ne scias, kiel mi povas bone traduki "sandbox" en esperanton. Ĉu vi havas proponon? - Mia testa versio ankoraŭ enhavas "hrajkanišćo" (laŭvorte ludejo) el la supraosoraba vikipedio. Sed tio estas ankoraŭ tradukenda. Kore --Tlustulimu 14:50, 14. Jun 2008 (UTC)
Bot request
[redakti fonton]Could you plase have a look at Vikipedio:Permespeto_por_robotoj#FiriBot_03.2F05.2F08? It's (as you can see) from the 3rd of May and now it's the 5th on June! Thank you in advance! --Firilacroco 13:51, 5. Jun 2008 (UTC)
Helpo
[redakti fonton]Saluton Arno! Pardonnez-moi par ne te parler pas en esperanto et aussi par mon mauvais français! Je voudrai te demander de faire les corrections que soient necessaires dans l'article que j'ai creé, Amadeo la 1-a (Hispanio). Je viens de commencer a étudier esperanto et cet article est mon première text en cette langue. (Maintenant je me rend compte que j'ai oublié tout mon français :-D) Merci beaucoup par ta gentille atention. Au revoir!. --Doyle 23:16, 8. Jun 2008 (UTC)
- Dankon, Arno. Mi havis timon de havi farita kelkan eraron. Dankon pro via kontrolo. Ĝis revido! --Doyle 23:42, 8. Jun 2008 (UTC)
Demande de renommage sur eo.wikiquote
[redakti fonton]Salut,
À cause d'un conflit pour le SUL (quelqu'un a un bot avec le même nom que le mien), j'aimerais renommer mon bot q:User:DragonBot sur eo.wikiquote en q:User:ChtitBot
Est-ce que tu pourrais le faire ?
Merci ! Chtit draco 20:23, 10. Jun 2008 (UTC)
- Merci pour le renommage. Pour la remarque, oui j'en suis bien conscient, j'ai d'ailleurs mis mes informations sur les pages de quelques autres projets, mais je devrais le faire sur plus d'une trentaine pour tous les faire, ce qui prend un petit bout de temps (étant en plus en examens...), en plus des requêtes en tant que telles. Merci aussi pour la redirection donc ! Chtit draco 17:14, 11. Jun 2008 (UTC)
Peto por renomigo: Paul EBERMANN al "Paul Ebermann"
[redakti fonton]Saluton, ankaŭ mi volas kunigi miajn kontojn en la diversaj vikipedioj [5][6], kaj por tio necesas ke ili havu saman nomon ... ĉu vi povus ŝanĝi mian uzantonomon al la ne-tutmajuskla formo Paul Ebermann? -- Antaŭdankon, Paŭlo.
- Dankon! -- Paŭlo 15:10, 13. Jun 2008 (UTC)
Varbo por subteno
[redakti fonton]Nu, mi iel hezitas aktive "varbi" homojn por subteni min, ĉar tio aspektus kvazaŭ memreklamo. Mi povus alskibi kelkajn iamajn vikipediistojn, kiujn mi konas persone -- sed kutime dum baloto kandidatoj ne plu rajtas varbi por si, ĉu ne? Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 20:09, 13. Jun 2008 (UTC)
Reply.
[redakti fonton]Hi, I'll reply in english because I can just read in esperanto. I will stop to send that messages. --Santista1982 17:03, 14. Jun 2008 (UTC)
Jubilea emblemo
[redakti fonton]Saluton! Jes, mi iom priesploris la aferon, sed ankaŭ mi ne trovis eblecon nur provizore indiki kiun bildon oni uzu. Mi nur trovis paĝon sur meta, kie oni povas peti ŝanĝi la bildon de la defaŭlta anglalingva. Nu, mi esperas, ke tiu problemo ne persistos longe, post unu-du semajnoj ni simple renversigas la emblemon. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 17:07, 15. Jun 2008 (UTC)
- Dankon, ke vi fiksis ŝablonon pri aliaj lingvoj de gazetara komuniko. Tamen mi rimarkis, ke komence ĝi funkciis tiel, ke sur la ruslingva paĝo aperis ruslingva teksto "Aliaj lingvoj:" kaj sur la germana respektive la germana teksto. Nun sur ĉiuj paĝoj mi vidas nur E-version, kvankam mi nenion ŝanĝis.
- Mi forigos mian ŝablonon, ĝi ja ne plu estas bezonata. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 17:21, 15. Jun 2008 (UTC)
La problemo verŝajne estas, ke vi uzis la funkcion getElementsByClass(), kiu ne ekzistas. Kopiu ĝin en Common.js laŭ la dua funkcio de la franca paĝo. Mutichou 21:57, 15. Jun 2008 (UTC)
Ŝablono:Ĉefpaĝo kesto2
[redakti fonton]Saluton, Arno. Mi sukcesis aldoni la kaŝeblecon al la ŝablono Ŝablono:Ĉefpaĝo kesto2 por mia propono de nova ĉefpaĝo Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo2. Kiel mi devas ŝanĝi la ŝablonon, por ke la ligilo "kaŝi" aperu apud la superskribo? Mi jam provis nestorinte per anstataŭigo de la "float"-formatigo per "position:relative"-formatigo, sed tio tute ne funkciis, ĉar tiam la ligilo eĉ pli malsupre aperis. Mi ĝojus, se vi havus ideon. Kore --Tlustulimu 09:10, 16. Jun 2008 (UTC)
- Saluton, Arno. Mi ĵus legis en nia ĉefa diskutejo, ke Marcos pensas, ke la baloto estas nevalida. Se jes, mi emus ankoraŭ forviŝi la superfluan ligilon el Ŝablono:Ĉefpaĝo kesto2. Sed tiam mi ankaŭ devas ŝanĝi formatojn. Ĉu vi povus helpi al mi, se mi havus problemon? Mi lastatempe iom malofte okupiĝis pri CSS. Kore --Tlustulimu 17:16, 16. Jun 2008 (UTC)
- Mi ĵus forviŝis la superfluan ligilon "redaktu" el la antaŭe menciita ŝablono. Krome mi provis adapti la CSS-formatojn, sed ne trovis solvon. Ĉu vi povas helpi tiel, ke la ligilo "kaŝi", kiu estiĝas per javaskripto ne ŝoviĝu malsupren? Dankon kaj sukceson. Kore --Tlustulimu 17:27, 16. Jun 2008 (UTC)
- Krom la CSS-problemo ankaŭ strangas, ke la ligilo "kaŝi" aperas nur parte sur Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo2. Sed la du necesaj klasoj enestas en la ŝablono Ŝablono:Ĉefpaĝo kesto2. Kio kaŭzas tiun strangan reagon de la foliumilo? Mi uzas Fajrvulpo 2.0.0.14. Kore --Tlustulimu 17:33, 16. Jun 2008 (UTC)
Saluton, Arno. Mi ĵus trovis partan solvon, kiu havas nur la kromefikon, ke la larĝeco de la oranĝa kesto ne plu estus difinebla. Se mi forigus kaj "float:left" ĉe la ĉirkaŭbilda <span>-elemento kaj "display:block;width:..." ĉe la oranĝa kesto, tiam la ligilo "kaŝi" staras apud la superskribo; do je la ĝusta loko. Ĉu estas alia ebleco? - Mi ankoraŭ ne storis la testitan version. Kore --Tlustulimu 18:00, 16. Jun 2008 (UTC)
- Saluton, Arno. Mi finfine trovis solvon, kiu momente troviĝas sur la paĝoj {{Ĉefpaĝo kesto3}} kaj Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo3. Ĉu mi kopiu en la proponitan paĝon por la nova ĉefpaĝo aŭ estus pli bone proponi tiun novan kaj retiri la malnovan version, kiu fuŝas pri la ligilo "kaŝi"? Kore --Tlustulimu 19:27, 16. Jun 2008 (UTC)
Mi pardonpetas.
[redakti fonton]Saluton, Arno. Mi iom honte devas pardonpeti vin pro mia troofendemo pasintsemajna. Mi stulte troemocie reagis al via komentaĵo. Bonvolu pardoni min, kaj forgesi la okazon. Mi respektas vin kaj vian laboradon. --Niko, 16:27, 17 Jun 2008 (UTC)
Muro Bot
[redakti fonton]Hi, I'm doing some test edits. I've requested the flag here. Regards, Muro de Aguas 17:32, 17. Jun 2008 (UTC)
Ŝablono:Urbokadro
[redakti fonton]Saluton Arno,
Mi vidis, ke vi malfaris mian korekton en la Ŝablono:Urbokadro. Mi ja forigis la parton "montru titolo" el la teksto, kaj faris tion pro la jena kialo : la uzado de la ŝablono Koord ene de la ŝablono Urbokadro ial kaŭzas, ke la koordinatoj aperas ne dekstre de la artikoltitolo, sed ENE de la urbo-skatolo, ĉe ties plej supra kaj dekstra parto. La koordinatoj tiel miksiĝas kun la nomo de la urbo, kaj tio aspektas tre malbele. Eble vi mem ne vidas tiun eraron : provu uzi Internet Explorer kaj vidu ekz Bruay-la-Buissière.
Se vi kapablas solvi tiun strangaĵon, mi konsentas, ke ni konservu la funkcion "montru=titolo" en la ŝablono Urbokadro. Se ne, mi insiste petas, ke ni forigu ĝin. Kore, Thomas Guibal 06:20, 18. Jun 2008 (UTC)
eo.wikt
[redakti fonton]Hello, please have a look at wikt:Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange#Vikivortaro:Robotoj, many thanks, best regards, --birdeto (:> )=| 00:54, 22. Jun 2008 (UTC)
eo.wikt again
[redakti fonton]Dear Arno Lagrange, sorry to disturb another time, please block wikt:User:Peedpants indefinit, see m:Vandalism_reports#Language-category-vandal for more information, he does not stop adding stupid links, we tried to talk to him on de.wikt., thanks, best regards, --birdeto (:> )=| 11:21, 22. Jun 2008 (UTC)
DEFAULTSORT
[redakti fonton]Mi kopiis lian nomon el la titolo kaj enmetis ĝin en la koncernajn lokojn. Do, mi ne tajpis ĝin unuope en ĉiun linion aparte. Kerio 15:30, 22. Jun 2008 (UTC)
Fuŝo nekonscia...
[redakti fonton]En la diskutejo vi notis:
- Mi estas skribinta "mi kreis ŝablonon kiu aŭtomate tradukis anglalingvajn nomojn al Esperantaj" kaj iu ŝanĝis la diraĵon subskribitan de mi al "mi kreis ŝablonon kiu aŭtomate tradukis esperantlingvajn nomojn al anglaj". Laŭ mia sento la ŝablono rezultas ke anglalingva nomo de dosiero estas ja tradukita al Esperantlingva versio kaj tajpado de Esperantaj vortoj vokas anglalingvan dosieron kvazaŭ la dosiernomo estus tradukita al Esperanto. La laboro de la ŝablono ja konsistas en Esperantigo de anglaj nomoj kio ebligas al uzanto komuniki kun la programo per Esperanto. Konfuze ĉu ? Estas harfenda afero de vidpunkto. Kio plej ĝenas min en tio estas ke iu ŝanĝas teksteron subskribitan de mi anstataŭ aldoni komenton kaj subskribi ĝin. AL ✉@₪
Mi dum sekundo pripensis kio tradukatas al la angla aŭ al Esperanto, kaj tajpetis, sed tuj poste pripensis ke estas stulte komenti la mesaĝon de iu alia kaj (tiel mi pensis) maltajpis mian tajpaĵon. Sekve mi pli sube notis, kion mi fakte celis skribi, kaj savis tiun noton. Mi tute ne rimarkis ke mia supra penseto pri la frazo de vi ne estis nuligita, sed kun-saviĝis - alikaze mi tuj riparintus tion. Estas stulte kaj mi povas nur pardonpeti pri la nekonscia savo. Mi tre aprezas vin kaj tute ĝeniĝas, se mi malintence nervis vin! Bonvolu konsideri la stultan mison neokazinta, ĉar ĝi nur flankengvidas la atenton de la temo!! ThomasPusch 19:42, 24. Jun 208 (UTC)
ancient and modern
[redakti fonton]since i am talking to you right now and not through a carved rock from 1500 BC it means i live in modern times, thus i spelled the Greek alphabet in the Modern way. microphones did not exist in ancient times. Greek alphabet is still called the Greek alphabet with unknown and minor changes since antiquity. Because it's the first alphabet in the narrow sense and what you read is what you spell. plus i never labeled it as ancient Greek so your message was not needed.
http://commons.wikimedia.org/wiki/User_talk:CuteHappyBrute 150.140.226.190 22:52, 25. Jun 2008 (UTC)
- anyway..
the differences you mention are dialect differences. some dialects made it throught the centuries. some didn't. there are still differences like that in dialects, today. so the whole ancient-modern thing is something rough and not actually accurate..150.140.226.190 16:53, 26. Jun 2008 (UTC)
Wikipedija:Hornjoserbšćina
[redakti fonton]Saluton, Arno. Dankon pro via voĉo okaze de mi kandidatiĝo al administranto. - Ĉu vi povus traduki el la esperanto-versio sur la paĝo hsb:Wikipedija:Hornjoserbšćina en la francan kaj eble aliajn? Dankon kaj multajn salutojn --Tlustulimu 18:05, 26. Jun 2008 (UTC)
- Dankon pro via traduko. Kore --Tlustulimu 19:22, 26. Jun 2008 (UTC)
Persona peto
[redakti fonton]Saluton! Mi havas personan peton al vi. Merkrede mi havas ekzamenon pri franca lingvo kaj kiel parto de tiu ekzameno mi devas fari prelegon en franca lingvo. Mi pretigis mian parolon kaj estus ege ĝoja, se vi povus okulumi ĝin kaj korekti iujn "nenaturaĵojn". La prelego estas nur parto de la ekzameno (do, via helpo ne pereigos la ekzamenon, sed helpos al mi havi pli naturan prelegon). Amike, Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 22:08, 30. Jun 2008 (UTC)
Personaj Bildoj - Kiu kopirajto ?
[redakti fonton]Via Dosiero:Arno Lagrange Mai07.jpg, same kiel mia Dosiero:HelikSir.png ricevis minacon esti forigita pro manko de kopirajta informo. En la listo de la disponeblaj ŝablonoj, mi ne trovis ion similan al tiu de la franca, laŭ mi tre oportuna:{{image personnelle}} (la ligilo estas ja fuŝa, sed vi eble konas tiun ŝablonon) Kiel fari por havi la ekvivalenton ? Plej amike Serge.--Ssire 16:06, 5. Jul 2008 (UTC)
- Saluton, Ssire. Arno uzas la ŝablonon {{propra verko}} por la bildo Dosiero:Arno Lagrange Mai07.jpg. Kore --Tlustulimu 13:48, 6. Jul 2008 (UTC)
- Dankon al vi ambaù por la respondoj. Sed tio ne estas tute la samo, ĉar temas pri bildo, kiun oni ne rajtu uzi (do protektata) sed kiu ne kontraŭas la celojn de Viki, ĉar ili uziĝas nur en ne-enciklopediaj artikoloj. Ŝanas ke male al la fr:WK,la eo: ne konas/akceptas tiun formon de kopirajto. Ne gravas: estas nur detalo... Kore --Ssire 17:01, 6. Jul 2008 (UTC)
Kandidatiĝodaŭro
[redakti fonton]Saluton, Arno. Kiom longe kutime daŭras kandidatiĝo por administranteco? Kore --Tlustulimu 13:44, 6. Jul 2008 (UTC)
- Dankon pro via rapida respondo. Kore --Tlustulimu 13:58, 6. Jul 2008 (UTC)
- Saluton, Arno. Ĉu mi ĝuste pensas, ke la 14 tagoj jam ĉesis? Kore --Tlustulimu 11:30, 11. Jul 2008 (UTC)
- Saluton, Arno. Dankon pro la administrantigo. Kore --Tlustulimu 18:14, 11. Jul 2008 (UTC)
- Saluton, Arno. Ĉu mi ĝuste pensas, ke la 14 tagoj jam ĉesis? Kore --Tlustulimu 11:30, 11. Jul 2008 (UTC)