Utamaro
Aspekto
Utamaro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | 北川 勇助 |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1753 en Kaŭagoe |
Morto | 31-an de oktobro 1806 (53-jaraĝa) en Edo |
Tombo | Senkō-ji (en) |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | ukijisto pentristo grafikartisto |
Verkoj | Moonlight Revelry at Dozo Sagami Three Beauties of the Present Day |
Kitagaŭa Utamaro (japane 喜多川 歌麿; naskiĝis en 1753; mortis en 1806) estis japana artisto, kiu aparte famiĝis pro siaj koloraj lignogravuraĵoj. Oni scias malmulton pri lia infanaĝo kaj liaj debutoj. Li foje uzis aliajn nomojn ol Utamaro: Yusuke, Yuki, Nobuyoshi, aŭ Toyoaki.
Kiel kutime por japanaj lignogravuristoj, la arta temo de Kitagaŭa Utamaro estis la Ukijo-e, la efemera mondo. Li aparte konatiĝis pro siaj bildoj el la mondo de gejŝoj. La artisto uzis plej perfektigitajn teknikojn kaj tre nuancigis la kolorajn efikojn de siaj verkoj. Li apartenas al la artistoj kiuj aparte influis la franciajn impresionismajn artistojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Informoj pri Utamaro en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)