Urbodomo de Vieno
Urbodomo de Vieno | |||
---|---|---|---|
Wiener Rathaus | |||
Rathaus | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrutempo | 1872-1883 | ||
Konstrustilo | novgotiko | ||
Arkitekto | Friedrich von Schmidt | ||
Estiĝo | 1872 | ||
Malfermo | 1883 | ||
Rekonstruo | ekde 2012 | ||
Statuso | funkcias | ||
Teĥnikaj datoj | |||
Pinta alteco | 98 m | ||
Areo | 113 mil m² m² | ||
Adreso | |||
Adreso | Magistrat der Stadt Wien, Rathaus, A-1082 Wien | ||
Lando | Aŭstrio vd | ||
Situo | Innere Stadt | ||
Adreso | Rathaus, 1010 Wien | ||
Situanta sur | Rathausplatz | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 12′ 39″ N, 16° 21′ 27″ O (mapo)48.210816.3574Koordinatoj: 48° 12′ 39″ N, 16° 21′ 27″ O (mapo) | ||
| |||
Retejo | http://www.wien.gv.at/verwaltung/rathaus/index.html | ||
Urbodomo de Vieno (germane Wiener Rathaus) estas la novgotika Nova Urbodomo de Vieno, konstruita en 1872-1883 laŭ projekto de la germana arkitekto Friedrich von Schmidt sur la ĵuskreita Ringostrato, ĉar la antaŭa oficejo, konstruita en 1316 kaj rekonstruita en 1700, iĝis malsufiĉa por la kreskinta oficistaro[1].
Konstruado
[redakti | redakti fonton]La urbestro Cajetan Felder hastis, ĉar apude samtempe kreskis kelkaj grandaj kaj prestiĝaj konstruaĵoj — la Viena Ŝtata Operejo, la parlamentejo, la ĉefsidejo de la Viena universitato, ktp[1].
Ĝia 98-metra centra turo altas nur unu metron malpli ol tiu de Votivkirche. 1575 ĉambroj okupas 113 mil m². En 2012 komenciĝis rekonstruado, kiu devos finiĝi en 2023[1].
Ĉiujare estas aranĝata la tiel nomata operkinejo, kiu funkcias de julio ĝis aŭgusto kaj ebligas spekti operojn subĉiele. Sidvicoj staras inter la Urbodomo kaj Urbodoma parko kaj granda ekrano pendas sur la Urbodomo[1].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Stanislavo Belov (2018-06-12) Vagado tra Interna urbo de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-08. Alirita 2019-03-08 . (la impresoj de esperanto-vojaĝanto, 2016)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Stanislavo Belov (2018-06-12) Vagado tra Interna urbo de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-08. Alirita 2019-03-08 .