El Vikipedio, la libera enciklopedio
La urbodistrikto 1 estas la plej centra el la dek urbodistriktoj de la urbo Duseldorfo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio - kontraste al aliaj gravaj urboj en Nordrejn-Vestfalio kiel Kolonjo aŭ Bonno, la urbodistriktoj en Duseldorfo ne havas proprajn nomojn, sed estas simple referencataj per nombro. La urbodistrikto kovras areon de 20,99 kvadrataj kilometroj kaj fine de la jaro 2016 havis 60 233 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 7 849 loĝantoj po km². Ĝi kovras la kvartalojn aŭ urbopartojn Altstadt, Carlstadt, Derendorf, Golzheim, Pempelfort kaj Stadtmitte.
-
-
rajdista skulptaĵo Jan Wellem
-
la turdomo Dreischeibenhaus ("domo el tri tranĉoj")
-