Saltu al enhavo

Two for the Road

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Two for the Road
filmo
Originala titolo Two for the Road
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1967
Ĝenro romantika komedio, filma dramo
Kameraado Christopher Challis
Reĝisoro(j) Stanley Donen
Produktisto(j) Stanley Donen
Scenaro Frederic Raphael
Filmita en Parizo • Saint-Tropez • Nico
Loko de rakonto Francio
Muziko de Henry Mancini
Rolantoj Albert Finney • Audrey Hepburn • William Daniels • Eleanor Bron • Claude Dauphin • Nadia Gray • Georges Descrières • Jacqueline Bisset • Judy Cornwell • Olga Georges-Picot • Albert Michel • Cathy Jones • Denise Péron • Hélène Tossy • Irène Hilda • Jacques Hilling • Jean-François Laley • Karyn Balm • Moustache • Patricia Viterbo • Paul Mercey • Robert Le Béal • Yves Barsacq • Mario Verdon
IMDb
vdr

Two for the road (Du surŝosee) estas brit-usona drama komedia filmo de 1967, reĝisorita de Stanley Donen pri la rilatoj de arkitekto (Albert Finney) kaj lia edzino (Audrey Hepburn) dum dek du jaroj en diferencaj vojaĝoj per aŭto tra Francio.​

La filmo estis konsiderata tiam eksperimenta pro la nelinia ekspono de la intrigo. Stanley Donen miksas scenojn de la komenco de la rilato kun aliaj postaj, sen antaŭaverto. Prie, la scenaristo Frederic Raphael estis nomumita al Oskar-premio kaj al la premioj BAFTA. La ludado de Audrey Hepburn ricevis nomumon en la Oraj Globoj, sed la Akademio preferis nomumi la aktorinon pro la samjara filmo Wait Until Dark. Ankaŭ la muziko de Henry Mancini estis nomumita en la Oraj Globoj, sed la filmo ricevis la Oran Konkon de la Donostia Kinfestivalo. En totalo estis 10 nomumoj kaj tri premioj.​

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Hepburn kaj Finney ĉe Plessis-Gassot dum la filmado.

Vojaĝo de Londono al la Lazura Marbordo faras ke Joanna kaj ŝia edzo Mark revivigas la romantikajn komencojn de sian rilaton, la unuajn jarojn de ilia geedzeco kaj siajn respektivajn perfidojn. Pro la tempopaŝo ambaŭ ŝanĝiĝis, kaj ili devas decidi: ĉu separiĝi aŭ reciproke akcepti sin tiaj kiaj ili estas.

La unua vojaĝo okazas en 1954. Ili koincidas dum navigado el Anglio en Francion. Li kredas, ke li perdis sian pasporton, sed ŝi trovas ĝin. Ŝi veturas kun koruso en kamioneto, kiu paneas, kaj li helpas ilin. Poste ĉiuj ĥoraninoj malsaniĝas je varicelo escepte Joanna, kiu veturas kun Mark. Ili ferias ĉe Mediteraneo kaj finfine li petas geedziĝon.

La dua vojaĝo okazas en 1957 kiam la Wallace estas geedzoj de du jaroj. Ili veturas kun usona familio de iama fianĉino de Mark en la Universitato de Ĉikago, Cathy Seligman, ŝia komtrolema edzo Howard Maxwell-Manchester, kaj la neeltenebla dorlotegita filino infanino Ruthie, kiu sukcess kolerigi Mark kaj Joanna kiuj lasas la Maxwell-Manchester-ojn.

La tria vojaĝo okazas en 1959, kiam la geedzoj Wallace veturas por la unua fojo per si mem kiel geedzoj, ŝoforante ruiniĝintan aŭton. Survoje, Joanna anoncas, ke ŝi estas graveda. Post la aŭto incendias, la Wallace-oj tranoktas en luksa hotelo Domaine Saint-Just. Sekvamatene ili devas puŝi la aŭton ĝis nova akcidento. Veturigas ilin Maurice kaj Françoise Dalbret, riĉa paro kiu same tranoktis en Domaine. La Wallace-oj veturas suden kun la Dalbret-oj kaj gastas ĉe ili en Ramatuelle, kie Maurice prezentas Mark al sia greka partnero, Nikos Palamos. Maurice dungas Mark.

Post la nasko de Caroline, la filino de la Wallace-oj, Mark veturas sola en Francion. Dumvoje, li tranoktas kun iu Simone. Li skribas al Joanna mensogante pri sia agado kaj asertante, ke ŝi mankas al li.

En 1963, Mark kaj Joanna veturas kun Caroline, por vidi la projekton en kiu Mark laboras por Dalbret kaj Palamos. Ĉe Dalbret, Joanna renkontiĝas kun frato de Françoise, nome David, kaj ekfaras amaferon kun li. Post ŝi kaj David tranoktas kun, Mark frontas ilin, kaj Joanna konfesas, ke ŝi enamiĝis je David. David poste petas ŝin lasi Mark kaj veni kun li, sed ŝi elektas reveni al Mark.

En la nuntempo, la geedzoj Wallace studas la eblon de divorco. Kiam ili tranoktas en hotelo, Mark estas okupita pro sia laboro kaj ne atentas Joanna. Ili alvenas al la domo kiun Mark desegnis por la gegrafoj de Florac en fikcia Cap Valéry. Tie estas festo. Dume, Mark ricevas telefonalvokon el kliento Hal Van Benius, kiu diras, ke li dungas lin por laboro kiu postulas, ke Mark estu en Usono dum du jaroj. Mark kaj Joanna foriras el la festo kaj tra arbaro, ili konfesas unu al la alia ke spite iliajn oftajn malfeliĉojn kaj pasintajn perfidojn, ili amas unu la alian kaj neniam povis separiĝi. La paro poste veturas por renkontiĝi kun Van Benius en Romo. Ĉe la landlimo inter Francio kaj Italio, Mark denove perdas sian pasporton, sed Joanna tenas ĝin kiel en la komenco de ilia amhistorio.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Audrey Hepburn - Joanna 'Jo' Wallace
  • Albert Finney - Mark Wallace
  • Eleanor Bron - Cathy Maxwell-Manchester denaske Seligman
  • William Daniels - Howard 'Howie' Maxwell-Manchester
  • Gabrielle Middleton - Ruth 'Ruthie' Maxwell-Manchester
  • Claude Dauphin - Maurice Dalbret
  • Nadia Gray - Françoise Dalbret
  • Georges Descrières - David
  • Jacqueline Bisset - Jackie
  • Judy Cornwell - Pat
  • Irène Hilda - Yvonne de Florac
  • Leo Penn - Morrie Goetz
  • Dominique Joos - Sylvia Obino
  • Olga Georges-Picot - amikino de Joanna

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]