Trollhättan
Trollhättan | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urba areo de Svedio ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 461 00–461 98 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 50 069 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 802 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 58° 17′ N, 12° 17′ O (mapo)58.28277777777812.289166666667Koordinatoj: 58° 17′ N, 12° 17′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 27,78 km² (2 778 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Trollhättan [ˈtrɔ̂lːˌhɛtːan] estas urbo kaj grava industria ejo en la okcidenta sveda provinco Västra Götaland län kaj en la historia provinco Västergötland [1].
Trollhättan situas 75 km norde de Göteborg, 10 km sude de Vänersborg kaj 25 km oriente de Uddevalla. La urbo estas la ĉefurbo de la samnoma municipo. Malgranda parto (5 hektaroj sen loĝantoj, 2015) de la urboloko situas sur la teritorio de la najbara municipo de Vänersborg en la nordo [2].
Ĝi situas ĉe la rivero Göta Älv ĉe la akvofalo (svede Trollhättefallen), ĉirkaŭ kiu la Trollhätte Kanalo (parto de la Göta Kanalo sistemo) estis konstruita [3][4][5] [6]. La urbo estas hejmo de la ĉefsidejo de la SAAB- aŭtofabriko, la Volvo aviadfabriko, la NOHAB- lokomotivfabriko, hidrelektra centralo, kaj kinematografiaj entreprenoj.
La urbo estas hejmo de la endoma bandy -areno Slettbergshallen, konstruita sur la loko de la Slettbergsbanan stadiono, kiu estas hejmo de loka klubo Gripen.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Akvoturo Trollhättan
-
Preĝejo Trollhättan
-
Hidrelektra centralo Olidan
-
Akvofaloj de Trollhättan
-
Kanalo Trollhättan kun kluzo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Trollhättan (svede). Svenska Akademiens ordlista. Sveda Akademio (2015). Alirita 16 September 2019 .
- ↑ Befolkning och statistik (svede). Municipo Trollhättan (2022). Alirita 6 March 2022 .
- ↑ Thomas Bjurbäck Trollhättans historia. Arkivita el la originalo je May 24, 2012. Alirita December 1, 2019 .
- ↑ Olidan. Alirita December 1, 2019 .
- ↑ Hojum. Alirita December 1, 2019 .
- ↑ Oscarsbron - Trollhättans stad. Alirita 2024-11-09 .