Trofeo Fyne
Etoso
La Estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) aljuĝis ĉiun duan jaron la Trofeon Fyne, memore al Adam kaj Erica Fyne el Kanado, al la landa asocio aliĝinta al UEA kaj kun pli ol 150 membroj, en kies lando okazis la plej granda proporcia kresko de la nombro de individuaj membroj de UEA dum la antaŭaj du kalendaraj jaroj, aŭ kiu alimaniere grave kontribuis al la plifortigo de UEA.
La trofeon donacis s-ino A.E.G. Otterby el Montrealo, Kanado, memore al Adam kaj Erica Fyne.
Ricevintoj de la premio
[redakti | redakti fonton]- 1975: Sveda Esperanto-Federacio
- 1977: Japana Esperanto-Instituto
- 1979: Belga Esperanto-Federacio
- 1981: Hungara Esperanto-Asocio
- 1983: Ĉina Esperanto-Ligo
- 1985: Unuiĝo Franca por Esperanto
- 1987: Bulgara Esperantista Asocio
- 1989: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko
- 1991: Brazila Esperanto-Ligo
- 1993: Germana Esperanto-Asocio
- 1995: Korea Esperanto-Asocio
- 1997: Brazila Esperanto-Ligo
- 1999: Argentina Esperanto-Ligo
- 2001: Sveda Esperanto-Federacio
- 2003: Litova Esperanto-Asocio
- 2005: Dana Esperanto-Asocio
- 2007: Unuiĝo Franca por Esperanto
- 2013: Vjetnama Esperanto-Asocio