Saltu al enhavo

Trajneto de La Mure

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trajneto de La Mure

Trajneto de La Mure sur viadukto de Vaulx

Trajneto de La Mure sur viadukto de Vaulx
Trafikado
Trafikanto CF Saint-Georges-de-Commiers à la Mure (Veolia)
Teknikaj trajtoj
Longo 67 km
Ŝpuro 1000 mm (Metra ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 2400 V CC
Maksimuma dekliveco 28.5 ‰
Nombro de trakoj 1
vdr

La Trajneto de La Mure (france Chemin de fer de la MureLe petit train de La Mure) estas iama karboporta elektrizita fervojo en (kaj posedata fare de) la departemento Isère proksime de la urbo Grenoblo, Francio, kiu perdis sian regulan publikan pasaĝerservon depost la 2-a de februaro 1950 (kvankam la trajnoj de ministoj daŭris ĝis aŭtuno 1962). Ĝi perdis la plej grandan parton de sia vartrafiko - krom antracita karbo - en 1952, kaj eĉ la antracito ĉesis depost la 18-a de oktobro 1988. Tamen, la loka turisma oficejo luis laŭsezonajn turismajn pasaĝertrajnojn ekde la 8-a de septembro 1968 kaj tiuj disvolviĝis konstante tra la jaroj, la linio iĝante unu el la plej bonaj turismaj fervojoj en Eŭropo kun vidoj super digoj kaj lagoj, kaj monta pejzaĝo. Ekde la 1-a de februaro 1998 la koncesio por funkciigi la linion kaj ĝiajn turismajn trajnojn estis transprenita fare de CFTA, nun Veolia. La linio povas esti atingita facile per vojo de Grenoblo, aŭ per trajnoj sur la SNCF-linio direkte al Gap.

La 26-an de oktobro 2010, iom antaŭ la fino de la sezono, terglito detruis la Viadukon de La Clapisse kaj partojn de tunelenirejo. En junio 2017, la Departementa Konsilio de Isère sciigis ke la firmao Edeis estis elektita por ripari la fervojon kaj transpreni ĝian funkciadon, kun la celo havi ĝin funkcianta denove por la sezono 2020. Duono de la linio poste remalfermis en julio 2021, de la supro ĉe La Mure ĝis la belvidejo ĉe Le Grand Balcon.

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]