Termika ponto
Aspekto


Termika ponto aù Termoponto [1] estas malgranda punkta aŭ linia loko en domo kie termika rezistivo varias multe. Certe estas loko kie mankas izolado aŭ malbone farita. Termika ponto estas se:
- Estas ŝanĝo de geometrio de la strukturo
- Estas ŝanĝo de konstru-materialo aù termika rezistivo
- Estas nekontinueco de izolado tra muro/muro aù ĉe kunigo muro/tekto aŭ muro/tegmento.
La termikaj pontoj reprezentas averaĝe 10 al 20 % de energiperdoj en konstrukto. Nuntempe oni izolas pli bone, sed oni devas uzi novan konceptadon aù specifajn aĵojn por lukti kontraŭ tiuj perdoj.
La tipoj de termikaj pontoj
[redakti | redakti fonton]Estas ĉefe tri diversaj specoj:
- la liniaj termikaj pontoj, ĉe la kuniĝo inter vandoj ekzemple ĉe la kuniĝo inter tekto kaj eksterna muro kaj inter eksterna kaj interna muroj;
- la punktaj termikaj pontoj, ekzemple ĉe kuniĝo inter tekto kaj du muroj;
- la strukturaj termikaj pontoj, laŭ tekniko de izolado. Fakte kelkaj izolaĵoj, estas per pluraj tavoloj, fiksitaj per ŝraŭboj aù similaĵoj kaj povas esti termika ponto.
Ekzistas ankaŭ aliaj lokoj:
- la plej famaj termikaj pontoj
-
Kuniĝo ĉe baztekto/eksterna muro
-
Kuniĝo ĉe etaĝa tekto/eksterna muro
-
Kuniĝo ĉe supra tekto/ekstera muro
-
Kuniĝo ĉe tekto/balkono
-
Kuniĝo ĉe interna muro/ekstera muro
Konsekvencoj pro la termikaj pontoj
[redakti | redakti fonton]- Perdo de varmo do necesas pli da hejtado.
- Risko de kondenso de vaporo, humideco, en punktoj de termikaj pontoj, pro diferenco de temperaturo inter aero kaj muro/tekto.
- Bezono de ventolado en ĉiuj okazoj por lukti kontraŭ humideco, ŝimo aù alergioj.
- Difektiĝo dum la jaroj de la muroj, materialoj.
- Sensacio de malvarmaj vandoj.
Solvoj kontraŭ termikaj pontoj
[redakti | redakti fonton]- Jam en la konceptado de la konstruo, oni devas studi, kaj antaŭvidi la termikajn pontojn, kaj redukti ilin.
- Ekstera Izolado - tiel oni evitas preskaŭ ĉiujn termikajn pontojn, krom de la grundo, kaj fenestroj-pordoj aù tekto/balkono.
- Interna izolado, kun zorgo de termikaj pontoj (sed oni perdas surfacon en la domo).
- Izola randbriko por tekto.
- termoponta barilo,[2] , estas sistemo por ke izolado daŭrigu tra muroj aù tektoj. Ĝi bremsas la varmotransdonon.