Templo de Dia Providenco en Varsovio
Templo de Dia Providenco en Varsovio | ||
---|---|---|
kristana preĝejo [+] | ||
Koordinatoj | 52° 9′ 31″ N, 21° 4′ 20″ O (mapo)52.15861111111121.072222222222Koordinatoj: 52° 9′ 31″ N, 21° 4′ 20″ O (mapo) | |
Materialo | betono [+] | |
Templo de Dia Providenco en Varsovio | ||
Vikimedia Komunejo: Świątynia Opatrzności Bożej [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Templo de Dia Providenco en Varsovio (pole Świątynia Opatrzności Bożej w Warszawie) estas paroĥopreĝejo konstruata en Wilanów, la kvartalo de Varsovio. La templo estas parto de kultura institucio Centro de Dia Providenco, kiun konsistas ankaŭ Muzeo al Johano Paŭlo la 2-a kaj Primaso Wyszyński kune kun Panteono de Grandaj Poloj.
Inaŭguro
[redakti | redakti fonton]11.11.2016: Solena inaŭguro dum la Nacia tago de sendependeco, post 225 jaroj ekde la voĉdono de Granda Sejmo - du tagojn post proklamo de la Konstitucio de la 3-a de Majo - laŭ iniciato de pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski.
Historia skizo
[redakti | redakti fonton]Historio de ĝia konstruado superas 200 jarojn kaj ligiĝas kun Konstitucio de la 3-a de Majo, kiam per voĉdono de parlamentanoj de la Granda Sejmo oni ekdecidis ĝin konstrui kiel dank-voton pro la konstitucio. Entreprenitajn laborojn sur hodiaŭa Botanika ĝardeno de Varsovia Universitato rompis la tria dispartigo de Pollando.
Kun reakiro de sendependeco post 123 jaroj en 1918 oni elektis Mokotów por la konstruo, sed eksplodo de la dua mondmilito malebligis la realigadon, kiu ne eblis ankaŭ en komunista Pola Popola Respubliko.
Kun laŭvica iniciato elpaŝis en 1989 primaso Józef Glemp. Konstruo de la Templo en Wilanów estis finita, sed ankoraŭ daŭras finlaborado. La unua meso estis celebrita la 11-an de novembro 2016.
Panteono de Grandaj Poloj
[redakti | redakti fonton]Subetaĝe en 2011 ekfunkciis Panteono de Grandaj Poloj, kie estis entombigitaj:
- Jan Twardowski (1915–2006) – katolika kleriko kaj poeto
- Zdzisław Peszkowski (1918–2007) – katolika kleriko, kapelano de "Katinaj Familioj"
- Krzysztof Skubiszewski (1926–2010) – politikisto, juristo, la unua ministro pri eksteraj aferoj de la Tria Respubliko
- Ryszard Kaczorowski (1919–2010) – la lasta prezidento de Pollando en ekzilo
- Józef Joniec (1959–2010) – katolika kleriko, piaristo
- Andrzej Kwaśnik (1956–2010) – katolika kleriko, kapelano de Federacio de Katinaj Familioj
- Zdzisław Król (1935–2010) – katolika kleriko, kapelano de Varsovia Katina Familio
- Stefan Korboński (1901–1989) kaj Zofia Korbońska (1915–2010) – porsendependaj aktivuloj, entombigitaj la 1-an de oktobro 2012.
- Zygmunt Szadkowski (1912–1995) kaj Wanda Szadkowska (1912–1999) – prezidanto de Nacia Konsilio de Pollando kune kun la edzino, entombigitaj la 10-an de novembro 2012.
Tiuparte troviĝas ankaŭ relikvoj de:
- beatigita Jerzy Popiełuszko (1947–1984) – katolika kleriko, martiro
- sankta Johano Paŭlo la 2-a (1920–2005) – papo
- beatigita Urszula Ledóchowska (1865–1939) – fondintino de la Kongregacio de Ursulaninoj de la Agonianta Koro de Jesuo
- sankta Andrzej Bobola (1591–1657) – jezuita misiisto, martiro
- beatigita Edmund Bojanowski (1814–1871) – pola socia aganto, fondinto de monakina ordeno
- sankta Zygmunt Szczęsny Feliński (1822–1895) – ĉefepiskopo de Varsovio
- beatigita Honorat Koźmiński (1829–1916) – fondinto de pluraj ordenoj
- sankta Stanisław Papczyński (1631–1701) – fondinto de ordeno
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Marta Jankowska, Świątynia Opatrzności ku czci Konstytucji 3 Maja (Templo de Providenco omaĝe al Konstitucio de la 3-a de Majo), Eldonejo Semper, Varsovio 1991
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Strona Centrum Opatrzności Bożej Paĝo de Centro de Dia Providenco
- Strona Parafii Bożej Opatrzności Arkivigite je 2016-05-09 per la retarkivo Wayback Machine Paĝo de Paroĥejo de Dia Providenco