Tasmania korako
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Tasmania korako
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Corvus tasmanicus (Mathews, 1912) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Tasmania korako (Corvus tasmanicus) estas granda tutnigra birdo. Tiu specio apartenas al la familio de korvedoj aŭ korvoj kaj de la genro Corvus. Ĝi estas indiĝena de Sudorienta Aŭstralio kaj Tasmanio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Tasmania korako estas 50-52 cm longa kun brilnigra plumaro kaj blanka iriso. Ĝi havas proporcie pli grandan bekon kaj pli mallongan voston ol la aliaj korvedoj de la kontinento kaj la ununura reprezentanto de la genro Corvus en Tasmanio. La voĉo estas profunda "korr-korr-korr-korr" kun simila plilongigita lasta noto kiel la Aŭstralia korako.
Subspecio
[redakti | redakti fonton]Ekzistas malpliiĝanta populacio en malgranda areo de la ebenaĵoj de nordorienta Novsudkimrio. La propono ke tiu formo estu konsiderata specio kiel Relikta korako (Corvus boreus) ŝajne ne ricevis favoron kaj la Relikta korako restas klasita kiel subspecio, nome C. tasmanicus boreus.
Distribuado kaj vivejo
[redakti | redakti fonton]Tiu korako loĝas ampleksan teritorion ene de Tasmanio kiel arbaroj, malferma interrompita arbaro, montoj, marbordaj areoj, farmoj kaj urbobordoj. Ĝi troviĝas ankaŭ en suda Viktorio el Otway Ranges orienten tra Wilsons Promontory al Gippsland.
En la ŝtato de Tasmanio la Tasmania korako estas unu el la nur kvar indiĝenaj birdoj kiuj ne havas leĝan protekton for de la naciaj parkoj kaj aliaj rezervejoj. La aliaj tri neprotektitaj specioj estas la Tasmania galinolo (Tasmania endemismo), la Granda kormorano kaj la Blanknigra kormorano. Ĉiuj aliaj indiĝenaj tasmaniaj birdoj estas listitaj kiel protektitaj sub la Nature Conservation Act 2002 de la stato.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Dieto
[redakti | redakti fonton]Tiu aŭstralazia specio estas tipa ĉiomanĝanto kiu prenas ampleksan gamon de manĝaĵoj kiel insektoj, kadavraĵoj, fruktoj, greno kaj vermoj. Oni scias, ke ĝi eĉ mortigis kaj manĝis birdojn tiom grandajn kiom la Blanka mevo (Larus novaehollandiae) per ruzaĵoj kiel pretendo manĝi tiom apude ke ili povas mortigi ĝin.
Nestumado
[redakti | redakti fonton]La nesto estas konstruita el bastonetoj, tre simila al kontinenta Aŭstralia korako kaj kiel la nestoj de tiu, konstruita ĉiam alte en altaj arboj.
Fotoligoj
[redakti | redakti fonton]- Tasmania korako ĉe akvo Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Tasmania korako Arkivigite je 2008-08-18 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2005). Corvus tasmanicus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga