Tahar Ben Jelloun
Tahar Ben Jelloun | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
الطاهر بن جلون | |||||
Naskiĝo | 1-an de decembro 1947 (77-jaraĝa) en Fez | ||||
Lingvoj | franca • araba vd | ||||
Ŝtataneco | Maroko Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Mohamedo la 5-a vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto romanisto psikoterapiisto poeto pentristo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | This Blinding Absence of Light ❦ The Sacred Night vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tahar BEN JELLOUN ( طاهر بن جلون; naskiĝinta la 1-an de decembro 1944 en Fez) estas maroka verkisto franclingva. Ben Jelloun estas la plej tradukita nuntempa franca verkisto en la mondo.[1]
Interkulturulo
[redakti | redakti fonton]Ben Jelloun frekventas la superan gimnaziajn klasojn en Tanĝero kaj studas filozofion ĉe la universitato de Rabato. Influite de la supremoj de la popolaj movadoj de 1965 li verkis la unuan poemon L'Aube des dalles. Liaj inspirintoj - Baudelaire, Rimbaud, la poezio surrealisma, sed ankaŭ Friedrich Nietzsche kaj la turka poeto Nazim Hikmet - igas lin kruciĝpunkta verkisto inter la oriento kaj la okcidento. Li iĝas transpaŝanto de kulturoj kaj samtempe kronikisto grava de la imigrado.
Inter 1968-70 li kunlaboris por la maroka gazeto "Souffles" kaj ekloĝas en Parizo en 1971. Li iĝas ĵurnalisto de la ĵurnalo Le Monde kaj publikigas antologiojn: Cicatrices au soleil, 1976 ; Les amandiers sont morts de leurs blessures, 1976. Li konatiĝas en 1973 per la rakonto Harrouda. Li entreprenas studojn de socia psikiatrio kaj prezentas sen 1975 doktoriĝan tezon pri la imigrado post longaj enketoj. El tio li ne nur verkas la eseon La Plus Haute des Solitudes (1977) sed ankaŭ la romanon La Réclusion solitaire (1976).
Memoro, forgeso kaj identeco kultura
[redakti | redakti fonton]Ben Jelloun antaŭ ĉio estas poeto de imigrado: li malkaŝas la solecon pro ekzilo, la vundojn redolantajn pro memoro kaj forradikiĝo disde la naskiĝtero kaj la naskiĝkulturo. Li prezentas la rasismodanĝeron en la verko Hospitalité française (eseo, 1984), sed ankaŭ malbonan feŭdisman sistemon kaj malegalecojn de homoj en Maroko en la verko Moha le fou, Moha le sage (1978) kaj la brutalecon de ŝtataj institucioj Cette aveuglante absence de lumière, 2000.
Lia libro Le Racisme expliqué à ma fille (rasismo kiel mi klarigis al mia filino) estis publikigita en Francio en 1998 kaj tradukita al multaj lingvoj, la libro naskiĝis sekvante demandojn de lia filino Miriam. Post la eldono de la libro la aŭtoro ofte estis invitita al lernejoj en Francio kaj aliaj eŭropaj landoj por renkontiĝi kun infanoj. La libro estis adoptita kiel deviga legaĵo de multaj naciaj eduksistemoj.
Neniam rezignante pri la originkulturo Ben Jelloun taksas sin nuntempan verkiston kiu ja ŝatas esplori literaturan teoriadon. Lia skribstilo substrekas tion estante plena je metaforoj, bildoj kaj buŝaj tradicioj orientalaj. Samtempe ĉe Ben Jelloun kontinuas la temoj de porĉiama esploro pri skribado, memorigado, forgesaverto, kulturidentecfiero.
Romanoj tre konataj
[redakti | redakti fonton]Liaj romanoj plej konataj estas jenaj:
- L'Enfant de sable (1985)
- la Nuit sacrée (Premio Goncourt de 1987)
- La Prière de l’absent (1981)
- L'Écrivain public (1983)
- Jour de silence à Tanger (1990)
- La Remontée des cendres (1991)
- L'Ange aveugle (1992)
- L'Homme rompu (1994)
- Le premier amour est toujours le dernier (1995)
- La Nuit de l’erreur (1997)
- Labyrinthe des sentiments (1999)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Conférence de Tahar Ben Jelloun au Palais Thott. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2021-10-03 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biografio kaj verkarolisto
- Oficiala sinprezento de la verkisto Arkivigite je 2015-07-09 per la retarkivo Wayback Machine