Suda Anglio
Suda Anglio (angle Southern England) estas neprecize difinita termino kiu, en la plej larĝa signifo, rilatas al la suda parto de Anglio sub Centra Anglio (angle Midlands). En la pli malvasta signifo, tio signifas nur la tradiciajn graflandojn kiuj situas sur aŭ proksime de la Manika Markolo. En pli larĝa signifo, ĝi inkluzivas la anglajn administrajn regionojn Sudorienta Anglio, Oriento de Anglio, Granda Londono kaj Sudokcidenta Anglio. En kelkaj interpretoj, la regiono Oriento de Anglio ne kalkuliĝas parto de suda Anglio, kaj laŭ aliaj, ankoraŭ pli limigaj, ankaŭ Sudokcidenta Anglio formas apartan kulturan regionon, la tiel nomatan "Okcidentan landon" (West Country), kaj tial ne estas inkluzivita en la difino de suda Anglio.
La limo inter suda Anglio en plej vasta senco kaj centra Anglio estas formita per malrekta linio de la buŝo de la rivero Severn en la okcidento ĝis The Wash, golfo de la Norda Maro ĉe la orienta bordo de Norfolk kaj Lincolnshire. En kelkaj difinoj, tamen, la tradiciaj graflandoj Gloucestershire, Herefordshire kaj Oxfordshire jam validas kiel partoj de centra Anglio. La pejzaĝo de suda Anglio estas relative ebena, la montetoĉeno kun la plej alta alteco estas la Chiltern Hills.
La sudo de Anglio ofte estas rigardita kiel regiono kun sia propra kultura, socipolitika kaj ekonomia identeco. Ĝi estas konsiderita pli riĉa kompare kun Centra kaj Norda Anglio.