Substack
Substack estas usona retejo kiu permesas al aŭtoroj kontraŭ pago de abono oferti novaĵleterojn kaj alian enhavon. Tamen temas pri pli ol nur novaĵleteroj kaj la komunumoj kiujn homoj konstruas en ĉi tiu platformo estas kiel privataj sociaj retejoj[1] kie ĉiu eldonisto, kiu uzas Substack ankaŭ konservas la proprieton de sia tuta enhavo kaj sian rilaton kun sia legantaro[2].
Ĝi ankaŭ ofertas infrastrukturon por eldonado, pago, analizo kaj dezajno. La reta servo estas funkciigita de Substack, Inc.
Kiam la reto estas financata per pagataj abonoj, ne reklamoj, fidaj rilatoj superas virusan enhavon por ke milionoj da verkistoj kaj kreintoj havu pli da kontrolo super la socia interreto[1].
En aŭgusto 2021, Substack havis pli ol 250 000 pagitajn abonantojn kaj la plej bonaj dek eldonistoj havis jaran enspezon de 7 milionoj USD.
Koncepto
[redakti | redakti fonton]Substack ebligas al aŭtoroj oferti enhavon kontraŭ pagenda abono. La bultenoj en Substack similas al blogo; iliaj aŭtoroj estas amaskomunikiloj, ĵurnalistoj, spertuloj aŭ eĉ privataj individuoj. En Substack la ĉefaj kreskomotoroj ne estas algoritmoj, kiuj rekompencas viralan enhavon, sed la verkistoj kaj kreintoj mem pere de "rekomendoj", per kiuj kontribuantoj povas promocii aliajn kontribuantojn, kaj "notojn", per kiuj iu ajn povas afiŝi sian laboron[2].
Aŭtoroj povas decidi ĉu abono al sia bulteno estu senpaga aŭ pagenda kaj ĉu iuj artikoloj ankaŭ estu publike disponeblaj al ne-abonantoj.
En 2020, la minimuma kotizo por abono estis 5$/monato aŭ jare 30$, de kiu Substack tipe subtrahas kotizon de 10%. La bultenoj varias laŭ temoj: de sportoj ĝis kulturo ĝis politiko kaj diversaj niĉaj temoj. Granda nombro da sendependaj ĵurnalistoj nun aktivas en la platformo, parte pro la malkresko de tradiciaj amaskomunikiloj. Tre sukcesaj aŭtoroj povas atingi ses-ciferajn vendojn en unu jaro. Pagoj okazas en la retejo mem, uzante la pagservon Stripe.
En 2019, Substack ankaŭ aldonis podkastojn kaj diskutforumojn por abonantoj de noivaĵleteroj. Filmetoj (videaĵoj) ankaŭ estis lanĉitaj en 2022.
Kritiko
[redakti | redakti fonton]En januaro 2022, la Center for Countering Digital Hate (Centro por kontraŭi ciferecan malamon) akuzis Substack permesi enhavon, kiu povus esti danĝera por la publika sano. Dum popularaj servoj kiel YouTube aŭ Facebook komencis limigi aŭ forigi kontojn, kiujn ili asertas, disvastigis misinformon aŭ malamon, Iuj eminentaj aŭtoroj akuzitaj pri disvastigo de misinformado moviĝis de tiuj platformoj al Substack[3].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 (en) Hamish McKenzie, The problem isn’t that Elon Musk owns Twitter – it’s that you don’t. It’s time you had your own private social network, Substack, la 2-an de novembro 2020.
- ↑ 2,0 2,1 (en) Toward a better media system (Al pli bona amaskomunikila sistemo, Substack, la 10-an de majo 2023.
- ↑ (en) Elizabeth Dwoskin, "Conspiracy theorists, banned on major social networks, connect with audiences on newsletters and podcasts". The Washington Post, la 27-an de januaro 2022. Arkivite de la originalo, la 12-an de februaro 2022. Alirite la 3-an de februaro 2022.