Saltu al enhavo

Stéblová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stéblová
municipo
Kapeleto en Stéblová
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Stéblová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Situo Stéblová
 - alteco 223 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 31″ N 15° 44′ 46″ O / 50.09194 °N, 15.74611 °O / 50.09194; 15.74611 (mapo)
Katastro 7,84 km² (784 ha) Stéblová
Loĝantaro 370 (2024)
Denseco 47,19 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1385
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 45
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 572934
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Stéblová
Retpaĝo: www.steblova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Stéblová situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo 10 km norde de la urbo Pardubice, ĉe la ŝoseo n-ro 37 inter Pardubice kaj Opatovice nad Labem. Vivas ĉi tie 370 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolany, Lázně Bohdaneč, Čeperka, Srch, Staré Ždánice kaj Hrobice.

La unua mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1385, kiam parto de profito estis alskribita al la preĝejo de Sankta Spirito en Hradec Králové. La vilaĝo tiam plej verŝajne apartenis al la monaĥejo de Opatovice. Kiel iama monaĥeja vilaĝo Stéblová estas eksplicite nomata en listo de havaĵo kiun garantiigis imperiestro Sigismondo al Diviš Bořek el Miletínek. De tiam la vilaĝo estis parto de senjorejo Kunětická hora kaj poste de senjorejo Pardubice.

Okaze de konstruo de granda fiŝlago Oplatil estis en ĝia areo subakvigitaj kelkaj vilaĝoj (Velké Kavčiny, Malé Kavčiny, Černá pod Čeperkou) kaj ankaŭ Stéblová sur origina loko. Ĉar plejparto da kampoj apartenantaj al Stéblová restis ekster la fiŝlago, estis konstruita nova Stéblová sur nuna, pli taŭga loko.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869162
1880182
1890253
1900235
1910219
1921244
JaroLoĝantoj
1930222
1950181
1961180
1970160
1980134
1991148
JaroLoĝantoj
2001160
2011224
2014237
2016246
2017248
2018241
JaroLoĝantoj
2019242
2020251
2021282
2022271
2023322
2024370

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Sur suda rando de la vilaĝo staras sabloŝtona krucifikso devenanta el la jaro 1899. Ĝi estis starigita memore al 50-a jariĝo de regado de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a surloke de pli malnova ligna kruco. Ĉirkaŭ la krucifikso estas samtempa gisa barileto.
  • Apude de la kruco estas fajrobrigada domo kun tureto por pendo de sonorileto.
  • Terena deklivo sur norda flanko de la vilaĝo estas eluzata kiel ĝardenista kaj ripozkabana kolonio.
  • Sudoriente de la vilaĝo, ĉe fervoja lineo troviĝas malgranda monumento honore al la plej granda fervoja akcidento en Ĉeĥio, okazinta en la jaro 1960, en kiu pereis 118 homoj.
  • Okcidente de la vilaĝo estas kelkaj grandaj sablejoj. La estintaj akvoplenaj sablejoj estas uzataj por banado, surakvaj sportoj kaj ankaŭ kiel fonto de trinkakvo.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]