Srikakulam
Srikakulam | |||
---|---|---|---|
urbo en Barato vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Barato | ||
Subŝtato | Andra-Pradeŝo | ||
Poŝtkodo | 532001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 137 944 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 6 603 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 18′ N, 83° 54′ O (mapo)18.383.9Koordinatoj: 18° 18′ N, 83° 54′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 9 m [+] | ||
Areo | 20,89 km² (2 089 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Srikakulam [+] | |||
Srikakulam (telugue శ్రీకాకుళం) estas urbego, ankaŭ katolika diocezo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en la samnoma distrikto Srikakulam, kie ĝi estas distrikta sidejo.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 137 944 loĝantoj sur areo de 20,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 603 loĝantoj/km². La legopovo estas 85%, signife pli alta, ol la landaveraĝo (73%).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Srikakulam situas sur la marborda ebenaĵo laŭ rivero ĉirkaŭ 10 kilometrojn de la Bengala golfo 9 metrojn super la marnivelo. Vizianagaram troviĝas 56, Visakhapatnam 92, Brahmapur 147, Ĝagdalpur 216, subŝtata sidejo Amaravatio 411, Warangal 453, Kolkato 666, Mumbajo 1169, tutlanda ĉefurbo Delhio 1335 kilometrojn (aere) [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko pluraj dinastioj regis dum la longa historio. Dum dominado de britoj la oficiala loknomo estis Chicacole. La statuso pri municipo alvenis en 1856, la korporacio formiĝis en 2015. En la malfruaj 1960-aj jaroj la regiono ĉirkaŭ Srikakulam estis centro de kampara ribelo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La areo ĉirkaŭ Srikakulam estas karakterizita per agrikulturo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Srikakulam havas tropikan savanoklimaton (laŭ klimata klasifiko de Köppen: Aw). Jare pluvas averaĝe 1075 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro-aprilo apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 23-33 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Apud Srikakulam preteriras la fervoja linio. 5 vojoj kuras al la urbego.
Edukado
[redakti | redakti fonton]La instrua lingvo en Srikakulam estas la angla kaj telugua.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans