Spirito
Spirito estas supernatura estaĵo, ofte, sed ne ekskluzive, ne-fizika ento; kiaj fantomo, feo aŭ anĝelo.[1] La konceptoj de personaj spirito kaj animo, ofte ankaŭ koincidas, ĉar ambaŭ estas kontrastitaj aŭ donas ontologian prioritaton super la korpo kaj ambaŭ estas komprenitaj kiel survivantaj al la korpa morto en kelkaj religioj,[2] kaj "spirito" povas ankaŭ havi la signifon de "fantomo", t.e. manifestado de spirito de mortinta persono. En anglalingvaj Bibloj, "la Spirito" (kun majuskla "S"), specife aludas al la Sankta Spirito.
Spirito estas unu el la 3 flankoj (partoj) de homa persono: korpo - animo - spirito. Nemateria komenco de homo, kiu havas por la kredantoj la saman naturon kun Dio. Spirito diferencas homon de aliaj kreaĵoj (animaloj), kiuj havas animon, sed ne havas spiriton. Diference de materia animo, kiu malaperas post homa morto ("iras en la teron"), spirito "revenas al Dio, kiu donis ĝin". Spirito ebligas por homo specialajn spiritajn fenomenojn: kredo, konscienco k.a.
En la nereligia uzo "spirito" kaj "animo" ofte estas sinonimoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas proverboj pri spirito en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:
„ Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito. ” „ Vesto eluzita, sed pureco spirita. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ François 2009, p. 187-197.
- ↑ OED "spirit 2.a.: The soul of a person, as commended to God, or passing out of the body, in the moment of death."
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-02-01.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- François, Alexandre (2008), "Semantic maps and the typology of colexification: Intertwining polysemous networks across languages", in Vanhove, Martine, From Polysemy to Semantic change: Towards a Typology of Lexical Semantic Associations, Studies in Language Companion Series, 106, Amsterdam, New York: Benjamins, pp. 163–215
- Baba, Meher (1967). Discourses. San Francisco: Sufism Reoriented. ISBN 1-880619-09-1.
.