Saltu al enhavo

Soure

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Soure (stacidomo).
Soure
urbo de Portugalo (1111 (Gregoria)–)
municipo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 19 245  (2011) [+]
Loĝdenso 73 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 3′ N, 8° 38′ U (mapo)40.05-8.6333333333333Koordinatoj: 40° 3′ N, 8° 38′ U (mapo) [+]
Areo 265 km² (26 500 ha) [+]
Soure (Portugalio)
Soure (Portugalio)
DEC
Situo de Soure

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Soure [+]
vdr

Soure estas portugala vilaĝo en la distrikto Koimbro, kiu estis parto de la antaŭa provinco Beira Litoral kaj de la Centra regiono (Regiono Beiras), kaj nuntempe estas parto de la subregiono Regiono Koimbro (NUT III), kun ĉirkaŭ 7 900 loĝantoj.

La vilaĝo estas la sidejo de la Municipo Soure, kiu havas areon de 263,91 km² kaj 17 261 loĝantoj (2021) subdividitaj en 10 fregezioj. La municipo estas limigita en la nordo de la municipo Montemor-o-Velho, en la nordoriento de Condeixa-a-Nova, en la oriento de Penela, en la sudoriento de Ansião, en la sudo de Pombal kaj en la okcidento de Figueira da Foz.

Fregezioj

[redakti | redakti fonton]
  • Alfarelos
  • Degracias e Pombalinho
  • Figueiró do Campo
  • Gesteira e Brunhós
  • Granja do Ulmeiro
  • Samuel
  • Soure
  • Tapéus
  • Vila Nova de Anços
  • Vinha da Rainha
Kastelo de Soure.

La rivero Arunca estis mezepoke navigebla per boatoj inter Soure kaj Alfarelos. Tiel oni komercis lokajn varojn (tritiko, hordeo, sekalo, oleo, vino, lino, kanabo, mielo, vakso), kaj krome estis abundo de ĉasado kaj fiŝkaptado. Tial homa loĝado estis antikva en la regiono. En la epoko de romianoj, ŝajne malgranda setlejo instaliĝis por protekti la ŝoseon al Koimbro. Prie atestas diversaj mejloŝtonoj poste uzitaj por la konstruado de la mezepoka kastelo. Ŝajne etsis okupado ankaŭ en epoko de suevoj kaj visigotoj.

Ŝajne jam islamanoj havis fortikaĵon ĉirkaŭ la 9-a jarcento, kaj certe kristanoj jam havis kastelon inter 1064 kaj 1111. Tamen dum la 12a jarcento islamanoj reatakis en 1116 kaj la loĝantaro devis rifuĝiĝi en Koimbro. En 1128, la grafino D. Teresa donis al la Templanoj la kastelon de Soure kaj la terojn inter Koimbro kaj Leiria. Tamen en 1144 islamanoj denove reatalis kaj kaptis kaj forportis multajn lokanojn al Santarem. En 1319 la areo jam estis posedo de la nova Ordeno de Kristo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kastelo de Soure, Preĝejo de Misericórdia kaj Quinta de São Tomé
  • Pilorio kaj Krucmonumento de Vila Nova de Anços
  • Preĝejoj kaj kapeloj

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]