Saltu al enhavo

Societo pri Turingia Historio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Societo pri Turingia Historio (germane: Verein für Thüringische Geschichte) estas historiista klubo de Germanujo kies sidejo estas en Jena.[1] Estras ĝin (stato de aŭtuno 2024) profesoro Uwe Schirmer.

Klubofondo okazis en la 2.1.1852 s.t. Verein für Thüringische Geschichte und Alterthumskunde ĉe la tiam unusola universitato de Turingio, en Jena. Kulmino koncerne la membronombron estis en 1902 kun 538 anoj. Ĉesis pro politikaj kialoj ĉiuj agadoj inter 1950 kaj 1990; post Turniĝo la societo renaskiĝis sub la nomo Verein für Thüringische Geschichte. Eĉ hodiaŭ la kolektiĝintaj uloj konfesas intiman rilaton kun la universitatinstituto pri historio de Jena. Membrecon rajtas peti ankaŭ jura personeco.

Laŭ statuto la klubano antaŭenigu ĉiujn historiajn esplorojn kiuj kuntekstas kun faktoj iam ajn okazintaj sur la nuna teritorio de la Liberŝtato Turingio respektive sur areoj iam turingiaj.[2] Tiucelen aperas ankaŭ, en fruktodona kunlaboro kun la Historia komisiono por Turingio, ĉiujare la organo "Zeitschrift für Thüringische Geschichte" kun kromaj laŭbezonaj specialaj kajeroj.[3] Por la interna komunikado ekzistas alia periodaĵo, nome Blätter des Vereins für Thüringische Geschichte.

Krom regulaj prelegoj en Jena okazas de 1994 ĉiujare historia tago Tag der Thüringischen Landesgeschichte en diversaj urboj kiujn kunorganizas la jena-anoj kun lokaj historiemuloj. La estrarano plenumas siajn taskojn dum la daŭo de trijara periodo; ĝi rajtas elekto fakredaktistojn. La arkivaĵoj trafoliumi povas en la universitata arkivo de Jena.

La klubo membras ĉe la tutgermana ŝirmorganizaĵo Gesamtverein der Deutschen Geschichts- und Altertumsvereine (fondiĝo en 1852, sidejo en Munkeno).

Elstaraj membroj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

fondintoj (1852)

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • 150 Jahre Verein für Thüringische Geschichte und Altertumskunde (=Zeitschrift des Vereins für Thüringische Geschichte, aldona kajero 34), Jena 2004.
  • Stefan Gerber: "Historisierung und Nationalisierung der Region. Gründungsmotive und Gründungskonstellationen des Vereins für Thüringische Geschichte und Altertumskunde zwischen 1848 und 1852." Ĉe: Matthias Werner (eld.): Im Spannungsfeld von Wissenschaft und Politik. 150 Jahre Landesgeschichtsforschung in Thüringen. (=Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Thüringen. Kleine Reihe, 13). Köln/Weimar/Wien 2005, p. 1–22

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. tribunalo de unua instanco de Jena, societa registro n-ro 230052
  2. statutoprezento
  3. Zeitschrift für Thüringische Geschichte (ZThG) ĉe hsozkult.de