Soacha
Soacha | |||
---|---|---|---|
municipo de Kolombio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 250051–250057 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 782 647 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 254 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 4° 35′ N, 74° 13′ U (mapo)4.5780555555556-74.214444444444Koordinatoj: 4° 35′ N, 74° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 2 565 m [+] | ||
Areo | 184 km² (18 400 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Soacha [+] | |||
Soacha [soaĉa] estas urbego kaj diocezo en meza Kolombio, en la samnoma provinco, en departemento Kundinamarko, en la suda rando de Bogoto. Ĝi havas gravan industrian zonon kaj estas hejmo de plejparte laboristaj familioj. Ĝi ankaŭ estas la plej popolriĉa antaŭurbo de urbaro de Bogoto.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Loĝantaro: 417,325 en 2011
- Supermara alteco: 2566 m
- Areo: 185 km²
- Telefonkodo: 57 + 1
- Poŝtkodoj: 250051-250055
- Horzono: UTC – 5
- Aŭtokodo: BOG
Geografio
[redakti | redakti fonton]Soacha preskaŭ kontaktiĝas kun Bogoto. Urbocentro de Bogoto troviĝas 15, Ibagué 113, Pereira 165, Santiago de Cali 286, Bucaramanga 308, Cúcuta 413, Kartageno (Kolombio) 662, Soledad (Atlantiko) 707, Barranquilla 712, Santa Marta 741 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Soacha estis fondita la 8-an de aŭgusto en 1600. Ĝi akiris nacian fifamecon, kiam prezidenta kandidato vizitis la urbegon en 1989. En 2008 skandalo okazis, kiam 22 laboristoj de Soacha estis trovitaj mortaj pluraj centoj de mejlojn fore. Ili estis mortigitaj fare de la militistaro kaj prezentitaj al aŭtoritatoj kiel ribelantoj mortigitaj en batalo, por pliigi batalkapkalkulojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Soacha pro la montara areo la klimato estas modera. La averaĝa temperaturo varias inter 18-19 °C. Jare pluvas po 972 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- parkoj kaj aliaj verdaj areoj
- domo de kulturo
- Akvofaloj de Tekendama 157 m
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] Arkivigite je 2014-12-18 per la retarkivo Wayback Machine hispane
- mapo, distancoj Arkivigite je 2014-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- vetero