„ Drezen plueniras la vojon, kiun antaŭ li iris slavo Stojan kaj germano Wüster. Prave li asertas, ke la ĉefa parto de E.-gramatiko restos por longa tempo la morfologio de la lingvo. Tre supervideblaj precipe estas la tabeloj pri la ekzistantaj formoj. De la kroma enhavo plej multe interesis min sur p. 13 la laŭdo por la teoriaj E-studoj de la japana gazetaro, sur p. 21 la konsilo, aldoni al E.-lernolibroj tabelon indikantan la korespondantajn nacilingvajn sonojn, sur p. 23 la propono, enkonduki
helpsonojn ä, ö, ü por transskribado de propraj nomoj, sur p. 67 la rimarko rilate la jam en E. faritajn ŝanĝojn. Kelkajn asertojn de la aŭtoro oni povus pridubi, ekz. la ekskluzivan nememstarecon de la prefikso -ge-“ (komp. „uloj geaj“ ĉe Bartelmes). Pli bona ekzemplo por uzo verba de radiko unuatempe ne uzata en tiu senco ol „sinjor’i“, kiu certe ne trovus ĉies aprobon, estus la vortoj „reĝi, pravi, gravi, necesi".
La forlason de deviga akuzativo, kiun pripensas Drezen, oni eble toleru, sed temas pri imitado de nacilingva dialekto, la uzon de simplaj vortradikoj, kiun li same priparolas, jam malpermesus plej ofte la eŭfona vidpunkto. Ne konsenti mi krome povas la aserton, ke radiko edz- estas pruntita el germana „Prinzessin“, kiu siavice devenas de latinidaj formoj (france princesse, it principessa). La ideo, ke E. povas jam superi la naciajn lingvojn kaj la ribelo kontraŭ la eldiro, ke nur kleraj homoj enkonduku novajn vortojn en la lingvon, montras la sovetan mentalecon de la aŭtoro.
La stilo de la verkinto alie estas tre klara, nur la frazon „La ekzisto de E. estas dume
tiom nedaŭre, ke dume ne okazis . . ŝanĝoj inter la sonoj“ mi — ne scipovante la rusan
lingvon — tute ne komprenis. Dezirinda estus la indiko de la fontoj por kelkaj citaĵoj. La listo de la ekzistanta literaturo estas tre zorge verkita. Mi aldonu laŭ la intenco de
la aŭtoro mem, ke la libro estas tre interesa legaĵo por lingvaj fakuloj, sed kutime ne
taŭgas por lernantoj. ” |