Siddhi
Aspekto
Siddhi (en Sanskrito kaj Palio: सिद्धि, siddhi; plenumiĝo.[1] En Palio, plurale siddhayo) estas spiritaj, paranormalaj, supernaturaj aŭ magiaj povoj, produktoj de sādhanā kiel meditado kaj jogo.[2]
La nocio ṛddhi (palie iddhi, fizikaj povoj) estas ofte uzita sinonime en budhismo.
Hinduismo
[redakti | redakti fonton]En la Pañĉatantra, siddhiḥ estas termino por kiu ajn povo, kapablo aŭ lerteco.
Ŝivismo
[redakti | redakti fonton]En Ŝivismo, siddhiḥ estas termino por eksterordinara povo de la animo, plibonigita de konstanta meditado kaj joga sādhanā.[3]
Ok ĉefaj siddhayaḥ, laŭ Ŝivismo
[redakti | redakti fonton]Laŭ kelkaj tradicioj de Ŝivismo, la ok klasikaj siddhayaḥ (aṣṭa-siddhayaḥ) estas jenaj:[3][4]
- Aṇimā: fariĝi senlime malgranda.
- Mahimā: fariĝi senlime granda.
- Garimā: fariĝi senlime peza.
- Laghimā: fariĝi senlime malpeza.
- Prāpti: samtempe esti ĉie.
- Prākāmya: realigi kion ajn oni volas.
- Īśiṭva: Rego sur naturo.
- Vaśiṭva: Rego sur la fundamentaj fortoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Apte n.d., p. 986.
- ↑ White, David Gordon; Wujastyk, Dominik. (2012) Yoga In Practice (angle). Princeton University Press, p. 34.
- ↑ 3,0 3,1 Subramuniyaswami, Sivaya. (1997) Glossary - Siddhi (angle). Usono: Himalayan Academy. ISBN 978-0945497974.
- ↑ Danielou, Alain. (1987) While the Gods Play: Shaiva Oracles and Predictions on the Cycles of History and the Destiny of Mankind (angle). Inner Traditions International.