Sebastiano Cattaneo
Sebastiano Cattaneo | |||||
---|---|---|---|---|---|
romkatolika episkopo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1545 en Milano, Italio | ||||
Morto | 28-a de aprilo 1609 en Milano, Italio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1589–) verkisto vd | ||||
| |||||
Episkopo de Chiemsee | |||||
Dum | 1589-1609 | ||||
Antaŭulo | Christoph Schlattl | ||||
Sekvanto | Ehrenfried von Kuenburg | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sebastiano CATTANEO (naskiĝis en Milano, 1545 - mortis en Milano, en la 28-a de aprilo 1609) estis episkopo de Chiemsee ekde la 16-a de aŭgusto 1589[1] ĝis 1609. Li apartenis al la dominikana ordeno kaj famiĝis danke al siaj teologiaj manuskriptoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de Gotardo Cattaneo kaj kiam li eniris en la dominikanan monaĥejon de Sankta Eŭstorgio, en Milano, li jam posedis la akademian diplomon je Doktoreco pri Teologio. En la monaĥejo, li estis Profesoro pri teologiaj studoj kaj same li aktivis kiel prioro. Li ankaŭ deĵoris kiel apostola penitenciaro en la Katedralo de Milano, same kiel populara predikanto, kaj konfesanto en la plej altaj rangoj de la societo. Krom tio, li estis intima kunlaboranto de Karlo Borromeo.
Oni ne scias kial Cattaneo forlasis Milanon. Li aktivis kiel Provincialo de la Dominikana Ordeno en Hungario, kaj eble en Bohemio, krom esti ekloĝinta en Bozen, en 1579. En 1582, li translokiĝis al Salcburgo, kie li estis teologia konsilisto por la ĉefepiskopo Johann Jakob von Kuen-Belasy[2], kaj tie li verkis siajn dogmajn kaj moralajn traktatojn.
Post la morto de Christoph Schlattl (1589)[3], la ĉefepiskopo Raitenau nomumis lin kiel episkopo de Chiemsee. Okaze de la konfirmado, en la 25-a de aŭgusto, li devis signaturi dokumenton, kie 17 artikoloj pri siaj rajtoj kaj devoj estis difinitaj, krom speciala obeo al la ĉefepiskopo. La kostoj rilatantaj al la akirado de la episkopeco konfirmiĝis skribe en la 22-a de septembro 1589.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Tractatus brevis de Sanctissimorum Sacramentorum legis Evangelic[a]e doctrina. Verona (1582)
- Enchiridion de Sacramentis novae Legis. Passau (1584)
- Summula Doctoris Cattanei Ordinis Praedicatorum, Casus Conscientiae, summa brevitate atque facilitate complectens. Passau (1586)
- Tractatus brevis de censuris ecclesiasticis. Graz (1588)
- Tractatus brevis de censuris ecclesiasticis. Passau (1589)
- Tractatus de Censuris ecclesiasticis. Passau (1589)
- Enchiridion, eorum quae in controversiam vocantur. Ingolstadt (1589)
- Summula Reverendissimi Domini Episcopi Chiemensis casus conscientiae ... complectens. Salzburg (1592)
- Ordinationes ... pro reformatione cleri suae Diocoesis. Salzburg (1594)
- Enchiridion de Sacramentis novae Legis. Salzburg (1594)
- Censura Promovendorum Ad Sacros Ordines, Nec Non Officia & beneficia ecclesiastica. Salzburg (1603)