Salikfolia inulo
Salikfolia inulo | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Salikfolia inulo (Inula salicina)
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Inula salicina L. 1753 | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Salikfolia Inulo, latine Inula salicina, estas herbo el la genro Inulo, el la familio Asteracoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Temas pri plurjara planto rizomhava, alta inter 30 kaj 75 cm. La tigo senharas, tamen iom raspas. La neparaj folioj longas kaj lancformas, ili iom raspas sube. La subaj havas mallongan petiolon sed ne la supraj, kiuj fariĝas iom ĉirkaŭtigaj. La kapituloj, 25-40 mm, ĝenerale solas. En tiu kapitulo estas kaj centraj kaj ĉirkaŭaj (ligulaj) floroj, kiuj ambaŭ flavas. Florado okazas finprintempe kaj somere.
Tiu planto kreskas en herbejoj, kopsoj kaj torfejoj de preskaŭ tuta Eŭropo.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La nomo Inulo povus derivi el latina vorto uzata de la romianoj por nomi tiun ĉi planton. Aliaj aŭtoroj proponas grekan devenon: "enàein" (purigi) referencante al medicinaj karakteroj. La epiteto salicina venas el la simileco kun la folioj de salikoj.