Sajóvámos
Aspekto
Sajóvámos [ŝajOvAmoŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Miskolc.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 31 km²
- Alto super marnivelo: 118 m
- Loĝantaro: 2213
- Poŝtkodo: 3712
- Telefonprefikso: 46
Situo
[redakti | redakti fonton]Sajóvámos situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1219 en latina formo "villa Vamus", kiu estis biencentro de familio Bebek. Ili konstruis fortikaĵon. Baldaŭe la komunumo iĝis grava doganejo, kelkfoje ankaŭ departementaj kunvenoj okazis tie, fine havis la rangon kampurbo. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En 1599 la turkoj tie venkis la hungarojn, la urbeto detruiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Nomo de Dipatrino
- grekokatolika preĝejo omaĝe al 12 Apostoloj
- Kalvinana preĝejo (Sajóvámos) el la 16-a jarcento
Komunumoj pri vám (= dogano) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.gyaloglo.hu