Sagan (filmo)
Sagan | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Sagan |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 2008, 1 jan. 2009 |
Ĝenro | filmbiografio, drama filmo |
Kameraado | Michel Abramowicz |
Reĝisoro(j) | Diane Kurys |
Scenaro | Diane Kurys |
Filmita en | Parizo |
Muziko de | Armand Amar |
Rolantoj | Sylvie Testud • Pierre Palmade • Lionel Abelanski • Jeanne Balibar • Arielle Dombasle • Agnès Château • Alexia Stresi • Alexis Michalik • Bruno Wolkowitch • Chantal Neuwirth • Guillaume Denaiffe • Gwendoline Hamon • Hélène Arié • Jean-Claude de Goros • Jenny Arasse • Margot Abascal • Mathias Mégard • Silvie Laguna • Victor Sévaux • William Miller • Denis Podalydès • Guillaume Gallienne • Samuel Labarthe • Alain Stern • Rémy Roubakha |
IMDb | |
Sagan estas franca filmo de Diane Kurys aperinta en 2008. Ĝi estas biografia filmo pri la vivo de Françoise Sagan.
Rakonto
[redakti | redakti fonton]En 1958, Françoise Sagan, ankoraŭ ne estas 30-jara. Ŝiaj unuaj romanoj riĉigis kaj famigis ŝin. Ŝi ĝuas facilan kaj tumulto-plenan vivon, ĉirkaŭita de grupo de amikoj. La 8-an de aŭgusto samjare, en kazino de Deauville, ŝi vetas siajn lastajn ĵetonojn sur 8 kaj gajnas monsumon de 8 milionoj da frankoj, dank'al kiu, kelkajn horojn poste, ŝi aĉetas la domon, kiun ŝi luprenis por la somero apud Honfleur. Ne antaŭ-planinte ĝin, ŝi fariĝas bienulo kaj ĵuras, ke neniu iam ajn sukcesos forpeli ŝin de tiu loko. Kial, 40 jarojn poste, ŝi fariĝis nur gasto de tiu loko? Kiujn eventojn la juna prodiĝo de literaturo trapasis por troviĝi ruinigita kaj for de tiuj kun kiuj ŝi forbruligis tiujn jarojn ?
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: Sagan
- Reĝisoro: Diane Kurys
- Scenaro: Diane Kurys, Martine Moriconi kaj Claire LeMaréchal
- Muziko: Armand Amar
- Foto-direktoro: Michel Abramowicz
- Dekoroj: Alexandra Lassen
- Lando: Francio
- Lingvo: franca
- Produktoro: Diane Kurys
- Produktaj societoj: Alexandre Films, France 2
- Distribua societo: EuropaCorp Distribution (por Francio)
- Formato: kolora – 35 mm
- Ĝenro: biografia filmo
- Daŭro: 117 minutoj
- Aperdato: 11-a de junio 2008 en Francio
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Sylvie Testud: Françoise Sagan
- Pierre Palmade: Jacques Chazot
- Arielle Dombasle: Astrid
- Jeanne Balibar: Peggy Roche
- Lionel Abelanski: Bernard Frank
- Margot Abascal: Florence Malraux
- Bruno Wolkowitch: Philippe
- Gwendoline Hamon: Suzanne Quoirez
- Alexis Michalik: Denis Westhoff (plenkreska)
- Victor Sévaux: Denis Westhoff (adoleska)
- William Miller: Robert Westhoff
- Nora Habib: Françoise Verny
- Kun partopreno de:
- Denis Podalydès: Guy Schoeller
- Guillaume Gallienne: Jacques Quoirez
- Samuel Labarthe: René Julliard
Pri la filmo
[redakti | redakti fonton]- La filmo devenas de mendo de France 2, por esti ekspluatita ĉe franca televido kiel du epizodoj de po 90 minutoj en septembro 2008 - fakte elsenditaj la 30-an de septembro - Un charmant petit monstre (Ĉarma eta monstro) kaj la 1-an de oktobro - Les bleus à l'âme (La bluoj en la animo) respektive. Post spektado, Luc Besson akiris rajton de ekspluatado en kinejoj, kaj efektivigis novan muntadon de du horoj. Malofte en franca aŭdvida medio, la filmo aperis en kinejoj tri monatojn antaŭ ĝia apero en televido.
- La fina prezento indikas, ke kvankam la filmo fidele inspiriĝas el la vivo de Françoise Sagan, ĝi malpli fidele respegulas aliajn personojn kiuj ĉirkaŭis ŝin.
Videoteko
[redakti | redakti fonton]- La 26-an de decembro 2008: Apero de DVD (EuropaCorp Distribution).