Saŭromuzeo Aathal
Saŭromuzeo Aathal | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 47° 20′ 20″ N, 8° 45′ 43″ O (mapo)47.3388222222228.7618805555556Koordinatoj: 47° 20′ 20″ N, 8° 45′ 43″ O; CH1903: 700002 / 243950 (mapo) | ||||
Estiĝo | 1993 | ||||
Poŝtkodo | 8607 [+] | ||||
Saŭromuzeo Aathal | |||||
Vikimedia Komunejo: Sauriermuseum Aathal [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La Saŭromuzeo Aathal estas muzeo pri dinosaŭroj en Seegräben en Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi estas monumento de nacia signifo.
Situo
[redakti | redakti fonton]La muzeo situas ĉe la kantona ĉefvojo inter Uster kaj Wetzikon borde de la rivero Ustermer Aa en la setlejo Unteraathal en la komunumo Seegräben. La muzeo troviĝas en la domoj de la iama ŝpinfabriko Aatal, kiu estas parto de la Industrilernopado de Zurika Oberlando. La iamaj fabrikdomoj estas sub protekto de la federacio kaj formas kun la muzeo mem parto de la nacia monumento.
Kolekto
[redakti | redakti fonton]La muzeo posedas riĉan palaontologian kolekton kun 200 ekspoziciaĵoj, inter kiuj troviĝas dinosaŭroj el la tuta mondo, de la etsaŭro ĝis la 23 metrojn longa brakiosaŭro-skeleto, Diplodokuso, Kamarasaŭro, Apatosaŭro, Saŭropodobebo, Otnielio, Stegosaŭro kaj la viandomanĝanta alosaŭro, flugsaŭroj, grandaj marsaŭroj kaj fosilioj de kambrio ĝis la glaciepoko.
La muzeo ankaŭ funkciigas propran fosejon en la usona ŝtato Vajomingo. La fosteamo en Vajomingo ek de 1990 faris diversajn gravajn trovojn kiel ekzemple du preskaŭ komplete konservitaj alosaŭro-skeletoj kaj du same bone konservitaj stegosaŭro-ekzempleroj.
Flanke de la muzeo situas ankaŭ mineraloga muzeo kaj mineralvendejo.
Atingebleco
[redakti | redakti fonton]La muzeo facile atingeblas per la trajnlinioj S14 kaj S9 de Zuriko, Uster aŭ Wetzikon ĝis Aathal. De Uster estas biciklovojo ĝis la muzeo.
Horaro
[redakti | redakti fonton]La muzeo estas malfermita marde ĝis sabate de la 10-a ĝis la 17-a horo kaj dimanĉe de la 10-a ĝis la 18-a horo. Lunde ĝi estas fermita kiel la plej multaj muzeoj en Kantono Zuriko.
Asocio por la subteno de la saŭromuzeo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas Asocio por la subteno de la saŭromuzeo (en germana lingvo: Verein zur Förderung des Sauriermuseums) kies celo estas la financa subteno de la muzeo kaj de la esplorlaboro pri saŭroj. La membroj de la asocio rajtas senpage viziti la muzeon kaj ricevas la informojn pri la diversaj aktivecoj de la muzeo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Oficiala retejo de la Saŭromuzeo Aathal
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Seegräben kaj Saŭromuzeo Aaathal – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
La muzeo vidita de la vojtransirejo
-
Triceratopo antaŭ la Saŭromuzeo Aatal
-
Enirejo de la Saŭromuzeo Aatal
-
La muzeo vidita de la vojtransirejo