SSC-Khatumo
SSC-Khatumo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||||
| |||||
Lando | Somalio | ||||
- koordinatoj | 9° N, 48° O (mapo)9.1333333348.41666667Koordinatoj: 9° N, 48° O (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 103 897 km² (10 389 700 ha) [+] | ||||
Areo | 103 897 km² (10 389 700 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 2 500 000 [+] | ||||
Denseco | 24,06 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
SSC-Khatumo | |||||
Vikimedia Komunejo: Khatumo [+] | |||||
Khatumo aŭ SSC-Khatumo en somala Gobolka Khatumo, en araba ولاية خاتمة transskribe Khaatumo, oficiale SSC-Khatumo Ŝtato de Somalio en somala Maamul Goboleedka SSC-Khatumo, en araba ولاية ولاية خاتمة الصومال estas memstara regiono de norda Somalio en areo en konflikto inter la makroregionoj aŭ memproklamitaj ŝtatoj de Maĥiro kaj Puntlando.
Aŭtonomio
[redakti | redakti fonton]Khatumo estas loĝata ĉefe de la klano Reer Darawiish, membro de la klankonfederacio Harti (kun la Warsangeli kaj Majeerteen) kaj klano de la Darodoj. La Reer Darawiish estis origine unu el la ĉefaj partoj en la kreado de Puntlando kiel sukcedanto de la Sultanlando Harti post la falo de la centra registaro en 1991, sed ekde la proklamo de la aŭtonoma Puntlando en 1998, la Reer Darawiish deflankiĝis dum la klano Majeerteen ricevis pli da hegemonia rolo en la ŝtato.
SSC-Khatumo proklamis sian aŭtonomion la 1an de julio 2009 per ceremonio en Buuhoodle responde al proklamoj kaj de Maĥiro kaj de Puntlando pri la okcidenta Sool, kio kaŭzis konfliktojn pri la kontrolo de la teritorio inter Maĥiro kaj Benadir / Mogadishu. Maĥiro kaj Khatumo ambaŭ subskribis koncedojn por elfosado de nafto en tiu parto de Sool,[1] sen la konsento de la lokaj estroj,[2] [3] kio kontribuis al la fakto, ke la lokaj Reer Darawiish deziras administri siajn proprajn aferojn, krom solvi konfliktojn kun Mohamud Muse Hersi, la tiama Prezidento de Puntlando.
Nek Maĥiro nek Benadir agnoskis la novan ŝtaton. Spite onidiroj pri negocado kun Ali Mohammed Ghedi, la eksa ĉefministro de Somalio, la Transira Federa Registaro de Somalio malakceptis komenti la statuson de Khatumo kaj ŝajne konsideras Las Anod kiel la oficiala aŭtoritato en la regiono.
Historio
[redakti | redakti fonton]La ŝtato Khatumo de Somalio postulas esti descenda de la Sultanlando de Diiriye Guure (Nugaal / Darwiish Sultanlando) kiu estas la plej olda sultanlando en Somalio kun riĉa historio kaj kulturheredaĵo. La malnova ĉefurbo de la sultanlando Nugaal estis Buuhoodle. La Sultalando de Diiriye Guure estis konsiderata de koloniaj aŭtoritatoj kiel ĝuinta hegemonian aŭtoritaton super la aliaj sultanlandoj de Harti, kaj Diiriye Guure ludis gravan rolon en la batalante de Italia kaj Britia Somalilandoj dum la 19a jarcento. Tamen kiam komencis la 20a jarcento, Britoj kaj Italoj finigis la sendependon de la duonsendependaj sultanlandoj, kaj la Konfederacio Harti estis nuligita de la Italia kaj Britia regadoj. La grava Sultano Diiriye Guure estis mortigita . [4]
Post la sendependo, la Majirtinoj eliris kiel estroj de la grupo Harti. La Reer Darawiishoj tamen pluhavis sian gravan postenon kiel tradiciaj estroj de la Hartioj.
Konfliktoj kun Puntlando
[redakti | redakti fonton]La konfliktoj inter Khatumo kaj Puntlando centriĝis ĉirkaŭ la malakcepto de Puntlando agnoski la deklaron de Khatumo pri aŭtonomio kaj ties insisto ,ke tiu teritorio estas ankoraŭ parto de Puntlando.
Konfliktoj kun Puntlando pro karbo
[redakti | redakti fonton]Khatumo malpermesis produktadon de vegetala karbo pro la dezertiĝo kiun ĝi kaŭzas al la malforta somalia medio. Puntlando malagnoskis tiun malpermeson kaj sendis diversajn ekspediciojn al Khatumo, kun milicoj de Puntlando protektanta la komercistoj de karbo. Bataloj inter la milicanoj de Puntlando eskortantaj la karbokomercistojn kaj la milicanoj de Khatumo klopodante haltigi la karboproduktado okazis ofte post tiu malpermeso, en Kalabydh[5], Tukaraq kaj Sarmanyo.[6]
Maĥiro publike asertis, ke ĝi ne agnoskas Khatumo, kaj krome konsideras Sanaag kiel sia teritorio.[7]
La karbopeto fare de la Arabaj ŝtatoj de la Persa Golfo, foje aludita kiel la "Nigra juvelo" pro ties profitego, pligrandigis la konflikton.
Por malhelpi la karbekspediciojn, plej parto el kiuj estas tre armita kaj protektita de ekonomiaj interesoj, la aŭtoritatoj de Khatumo kreis volontulan policon, la "Environmental Protection Corps". [8]
Maĥiro
[redakti | redakti fonton]Maĥiro aŭ Maakhir estas memstara regiono de norda Somalio en areo en konflikto inter la makroregionoj aŭ memproklamitaj ŝtatoj de Khatumo. Februare de 2008, somalilanda armeo sieĝis la urbojn de Hadaftimo kaj Badhan, kaŭzante mallongan krizostaton antaŭ ties retiriĝo al Erigavo. Maĥiro respondis per milita ĉikanado en sia kontrolita parto de Erigavo.
Alia konflikto okazis en julio de 2008, kiam Somalilando invadis kaj okupis la havenon de Las Ĥorej, sub la preteksto de savigo de germanaj ostaĝoj de piratoj).[9][10]
Administra Divido
[redakti | redakti fonton]Khatumo havas la jenan administran dividon konsideratan sub sia kontrolo:
- Sanaag
- Erigavo - Regiona Ĉefurbo
- Damala Xagare
- Carmale
- Fiqifuliye
- Awrboogays
- Masagan
- Jidali
- Sool
- Las Anod - Regiona Ĉefurbo
- Hudun
- Taleh
- Kalabaydh
- Boocame - Khatumo aŭtoritato planas malfermi Universitaton en tiu urbo.
Urboj
[redakti | redakti fonton]La plej grandaj urboj en la areo reklamita de Khatumo estas Badhan, Las Ĥorej, Dhahar, Buraan, Hadaftimo, Hingalol, Damalla-Hagare, Eilbuh kaj Erigavo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Puntland Oil & Mining Deal: The Offspring of an affair between greed and incompetence (Part I). Arkivita el la originalo je 2012-07-19. Alirita 2021-08-15 .
- ↑ Puntland Oil and Mining Deal: (Part II). Arkivita el la originalo je 2012-07-15. Alirita 2021-08-15 .
- ↑ https://web.archive.org/web/20140312061049/http://www.somaliareport.com/index.php/post/3271/What_is_Khatumo_State
- ↑ A Touching Glimpse of History and the Reunion of a Somali Royalty. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2009-01-18 .
- ↑ Fighting Erupts As Invading Militia From Puntland Are Beaten Back By Somalilanders. Arkivita el la originalo je 2009-07-01. Alirita 2009-01-18 .
- ↑ https://horseedmedia.net/somali-federal-government-recognizes-new-ssc-khatumo-administration-383891
- ↑ https://horseedmedia.net/somali-federal-government-recognizes-new-ssc-khatumo-administration-383891
- ↑ Environmental Protection Corps in Maakhir State of Somalia. Arkivita el la originalo je 2008-01-02. Alirita 2009-01-18 .
- ↑ CIIDAMADA SOMALILAND OO DHAAWAC U GAYSTAY MID KA MID AH DADKA XUSUL DUUBKA UGU JIRA SII DAYNTA DADKA AFDUUBKA LOO HAYSTO. Arkivigite je 2016-01-21 per la retarkivo Wayback Machine (en somala)
- ↑ https://thesomalidigest.com/ssc-khatumo-leadership-firdhiye/
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|