SC Paderborn 07
Aspekto
SC Paderborn 07 | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | SC Paderborn 07 e. V. | ||
Fondita | 1907 (unua pra-klubo) / 1985 (per fuzio) | ||
Stadiono | Benteler-Arena | ||
Kapacito | 15 000 | ||
Prezidanto | Wilfried Finke | ||
Trejnisto | Stefan Effenberg[1] | ||
Ligo | 2. Bundesliga | ||
2021/22 | 4-a pozicio | ||
| |||
La asocio SC Paderborn 07, mallonge SC Paderborn aŭ SCP, estas germana sporta kaj aparte futbala klubo en la urbo Paderborn de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Unua pra-klubo, el kiu fontis la nuna asocio, fondiĝis en 1907, sed en sia nuna formo la organizaĵo ekestis nur en 1985. Klubaj koloroj estas nigro kaj bluo. La klubo aparte konatas pro sia unua vira teamo de futbalo, kiu en la sezono 2013-14 sukcese konkuris en la dua nacia ligo de futbalo kaj tial ekde septembro 2014 avancas al la unua ligo. Tamen la klubo havas teamojn ankaŭ en pluraj aliaj sportaj disciplinoj, de viroj kaj de virinoj, de plenkreskuloj kaj de junuloj en diversaj aĝgrupoj.