Sébastien Érard
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sébastien Erhard (apartigilo). |
Sébastien Érard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1752 en Strasburgo |
Morto | 5-an de aŭgusto 1831 (79-jaraĝa) en Kastelo Muette |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 11 48° 51′ 37″ Nordo 2° 23′ 34″ Oriento / 48.860361 °N, 2.392873 °O (mapo) Grave of Érard (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto muzikisto muzikilfaristo Piankonstruisto artkolektanto |
Verkoj | Catalogue des tableaux italiens, flamands, hollandais et français des anciennes écoles, qui composent la magnifique galerie de M. le chevalier Erard Ordre qui sera suivi pour la mise aux enchères des tableaux, composant la galerie de feu M. le Chevalier Séb. Érard |
Sébastien ÉRARD (denaske Erhard) (naskiĝis la 5-an de junio 1752 en Strasburgo, mortis la 5-an de aŭgusto 1831 en La Muette ĉe Passy) estis franca instrumentkonstruisto germandevena.
Li estis samtempulo de la komponisto François-Adrien Boieldieu kaj havis sian metiejon en Parizo. Érard ne nur sindediĉis al la evoluo de piano, sed precipe ankaŭ konatiĝis pro la teknika pluevoluado de la harpo. En 1811 li surmerkatigis harpon kun duoblapedala mekaniko, per kiu la harpo reatingis tiun pozicion, kiun ĝi dum pasintaj jarcentoj tenis en la favoro de la publiko. La novajn eblecojn de la harpo far Érard baldaŭ utiligis al si multaj komponistoj, i.a. Hector Berlioz.
De Érard devenas ankaŭ en 1823 la evoluo de la ripetmekaniko ĉe la piano, kiu sekvigis gravan kreskadon de la ebloj de ĉi tiu instrumento.
Érard donacis al Beethoven en 1803 pianegon el sia produktado. Ĉi tiu translasis ĝin en 1824/25 al sia frato Nikolaus Johann, de kiu ĝi en 1845 eniris la posedaĵon de la Landa Muzeo de Supra Aŭstrio en Linz.