Sándor Preisinger
Aspekto
Sándor Preisinger | |||
---|---|---|---|
atakanto | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | 11-an de decembro 1973 (51-jaraĝa) en Zalaegerszeg | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Sándor Preisinger [prejzinger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Preisinger Sándor estas hungara futbalisto (avanulo), trejnisto.
Sándor Preisinger[1] naskiĝis la 11-an de decembro 1973 en Zalaegerszeg.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Preisinger futbalis en la loka junulara teamo, poste jam en la plenkreska futbalklubo inter 1994-1996 en 98 matĉoj kun 56 goloj, eĉ li estis golreĝo en 1995. En la sekvaj jaroj li ludis en pluraj enlandaj kaj eksterlandaj teamoj ĝis 2008, li estis hungara ĉampiono en 1997 kaj 1999. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1999-2000 5-foje sen goloj. Li estis pedagogo ekde 2004 kaj trejnisto en pluraj lokoj ekde 2011.