Ságújfalu
Aspekto
Ságújfalu estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Salgótarján.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 12 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.1051/19.6796
- Loĝantaro: 1040
- Poŝtkodo: 3162
- Telefonprefikso: 32
Situo
[redakti | redakti fonton]Ságújfalu situas laŭ ĉefvojo Balassagyarmat-Salgótarján. La lasta urbo troviĝas 14, Szécsény 15, Bátonyterenye 20 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata jam dum la bronzepoko. Antaŭ la hungaroj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1518 en formo Újfalu (=nova vilaĝo). Dum la kontraŭturkaj bataladoj la vilaĝo detruiĝis kaj grandparte senhomiĝis, sed estis rekonstruita inter 1690–1700. En 1831 kaj 1873 ĥoleraj epidemioj okazis, en 1880 duono de la vilaĝo cindriĝis pro incendio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka katolika preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) de 1939
- kastelo aŭ nobeldomo de Kubinyi-Prónay (kubinji-prOnai) de 1770, nun vilaĝdomo, kuracejo, poŝto, en la flanka konstruaĵo kulturdomo