Rodopeĥoj
Aspekto
Rodopeĥoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Rodopeĥoj aŭ Rhodopechys estas genro de birdoj de la familio de Fringedoj kiu enhavas la jenajn tri speciojn:
- Rozflugila fringo, Rhodopechys sanguinea
- Trumpetofringo, Rhodopechys githaginea
- Mongolia fringo, Rhodopechys mongolica
Ĉiuj tri specioj estas grizbrunecaj birdoj kun rozkoloraj areoj en flugiloj kaj plej subaj partoj.
La Dezerta fringo, Carduelis obsoleta (iam Rhodopechys obsoleta), rezultis apartenanta al la (sub)genro Chloris en la genro Carduelis kiel indikis la analizoj per DNA, kanto kaj okulstria bildo; ĝi estas tre rilata al la membroj de la genro Carduelis (Zamora et al., 2006). Vidu la specian artikolon por pli da detaloj.
Rhodopechys signifass "roza antaŭbrako" en antikva greka kaj kiel termo devenas eĉ el Homero, kiu uzis ĝin ofte kiel epiteto por aludi virinojn kaj diinojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Arnaiz-Villena, A., Moscoso, J., Ruiz-del-Valle, V., Gonzalez, J., Reguera, R., Ferri, A., Wink, M., Serrano-Vela, J. I. 2008. Mitochondrial DNA Phylogenetic Definition of a Group of ‘Arid-Zone’ Carduelini Finches. The Open Ornithology Journal, Volume 1: pp.1-7. (ĉe http://www.bentham.org/open/tooenij/openaccess2.htm Arkivigite je 2010-10-12 per la retarkivo Wayback Machine) COI: 10.2174/1874453200801010001
- Cabanis, Jean (1851): [Genro Rhodopechys] In: Museum Heineanum. Verzeichniss der ornithologischen Sammlung des Oberamtmann Ferdinand Heine, etc. 1(20): 157 (note) [en germana] PDF fulltext available at Gallica: search for "Cabanis"
- Groth, J. G. 1994. A mitochondrial cytochrome b phylogeny of cardueline finches. Journal für Ornithologie, 135: 31.
- Zamora, Jorge; Lowy, Ernesto; Ruiz-del-Valle, Valentin; Moscoso, Juan; Serrano-Vela, Juan Ignacio; Rivero-de-Aguilar, Juan & Arnaiz-Villena, Antonio (2006): Rhodopechys obsoleta (desert finch): a pale ancestor of greenfinches (Carduelis spp.) according to molecular phylogeny. Journal of Ornithology 147(3): 448–456. COI:10.1007/s10336-005-0036-2 (HTML resumo). Erratum, Journal of Ornithology 147(3): 511–512 COI:10.1007/s10336-006-0072-6
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Rhodopechys, filmetoj, fotoj kaj sonoj ĉe Internet Bird Collection
|