Ratvaj
Aspekto
Ratvaj | |
hungare: Ratvaj | |
municipo | |
Municipo Ratvaj
| |
|
|
Oficiala nomo: Ratvaj | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Sabinov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Montaro | Čergov |
Situo | Ratvaj |
- alteco | 419 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 06′ 46″ N 21° 11′ 49″ O / 49.11278 °N, 21.19694 °O (mapo) |
Areo | 5,31 km² (531 ha) |
Loĝantaro | 140 (31.12.2011) |
Denseco | 26,37 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1374 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 082 66 |
Telefona antaŭkodo | +421-51 |
Aŭtokodoj | SB |
NUTS | 525081 |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.obecratvaj.sk | |
![]() |
Ratvaj (ankaŭ hungare) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Ratvaj situas laŭ traira flankovojo. Prešov troviĝas je 15 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1374 en formo "Rathway". En 1427 18 familioj pagis impostojn. En 1787 130 vilaĝanoj loĝis en 17 domoj, en 1828 156 vilaĝanoj en 20 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ratvaj 95 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Sabinov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Ratvaj 141 homoj, (ĉiuj slovakoj).