Saltu al enhavo

Ralo de Lord Howe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ralo de Lord Howe
Ralo de Lord Howe (Hypotaenidia sylvestris)
Ralo de Lord Howe (Hypotaenidia sylvestris)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Hypotaenidia
Reichenbach, 1853
Specio: Ralo de Lord Howe (Hypotaenidia sylvestris)
Sclater, PL, 1870
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ralo de Lord Howe (Hypotaenidia sylvestris) estas specio de birdoj de la familio Raledoj kaj genro Hypotaenidia. Ĝi estas malgranda, neflugkapabla, surterema birdo endemia de la Insulo Lord Howe.

Bildo de Joseph Smit (1869).

Tiu ralo estas malgranda olivecbruna birdo, kun mallonga vosto kaj iom subenkurba beko, kio estas malkutima trajto en la genro. La flugiloj estas kaŝtankoloraj kun pli malhelaj strioj. La okuloj havas ruĝajn irisojn.[1]

La specio vivas en subtropikaj arbaroj, kie manĝas tervermojn, krustulojn, fruktojn, kaj foje predas la ovojn de pufinoj kaj petreloj.[1]

Tiuj raloj pariĝas porvive kaj kutime estas laŭ paroj. Ili estas teritoriemaj kaj aperas el la arbara subkreskaĵaro por esplori la devenon de nekutimaj bruoj. Pariĝinta paro defendas areon de proksimume tri hektaroj, kaj la idoj estas elpelitaj el tiu areo post kreskiĝo. La populacio de birdoj estas tiel limigita al la kvanto de disponebla teritorio.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Lord Howe Island woodhen Species Factsheet. BirdLife International.
  2. Lord Howe Island woodhen. NSW Office of Environment and Heritage.