Rūta Meilutytė
Rūta Meilutytė | |||||||
naĝisto | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
naĝado | |||||||
brustnaĝado • libera naĝado | |||||||
Nomo | Rūta Meilutytė | ||||||
Naskiĝo | la 19-an de marto 1997 en Kaŭno, Litovio | ||||||
| |||||||
Rūta Meilutytė (naskiĝis la 19-an de marto 1997 en Kaŭno, do nun 27-aĝa) estas litova naĝistino. Ŝi gajnis la oran medalon en la Somera Olimpiko 2012 en Londono en la kategorio 100-metra brustonaĝado, kaj fariĝis la dua litovino ricevinte ormedalon en Olimpiaj Ludoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kiam ŝi estis 15-jara, ŝi estis jam rompinta naŭ rekordojn pri ina naĝado en Litovio[1]. En la 2011-a Festivalo de la Olimpiaj Ludoj de la Eŭropa Junularo (en urbo Trabzon, Turkio), Meilutytė gajnis la oran medalon en la 100 metroj je brusto-naĝado, arĝentan medalon en la ina brusto-naĝado je 100 metroj en temporekordo de 1:05:47 minutoj, kaj fariĝis la unua litova naĝistino ekde la sendependiĝo elde la Soveta Unio en 1990 kiu ricevis oran medalon en la Olimpiaj Ludoj[2][3]. Kiam ŝi estis 15-jara, ŝi fariĝis la plej juna litova atletino kiu gajnis medalon en Olimpiaj Ludoj. En la antaŭtago de la duonfinalo, ŝi rompis la eŭropan rekordon en 100 metroj de brusto-naĝado en rekordotempo de 1:05:21 minutoj.
Rūta Meilutytė estas studentino pri naĝado en la Kolegio de Plymouth kaj ŝia trejnisto estas Jon Rudd de la Plymouth Leander Naĝoprogramo.[4]
La naĝistino perdis sian patrinon kiam ŝi estis 4-jara. Ŝi malprecize rememorigas ŝin, sed ŝiaj parencoj asertis ke multaj el ŝiaj fizikaj trajtoj estis hereditaj de ŝia patrino. Kvankam ne rigardite alta, ŝi tamen estas 1,72 m de alteco ekde kiam ŝi estis 13-jara.[5] [6] [7]. En momento de la ormedala atingo en somero 2012 ŝi estis 64 kilogramojn peza.
La Somera Olimpiko 2016 nur gajnis seniluziiga sepa loko en sia fako.[8]
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Rūta kun la litova naĝista teamo en la Somera Olimpiko 2012 en Londono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plaukikė Meilutytė toliau gerina Lietuvos rekordus
- ↑ Lithuanian 15-year-old Ruta Meilutyte wins shock gold, retejo de la brita amaskomunikila korporacio BBC, laste vizitita la 31-an de julio 2012.
- ↑ Ruta Meilutyte grabs a gold for Lithuania, retejo de la brita gazeto The Guardian, laste vizitita la 31-an de julio 2012.
- ↑ Ina 100-metra brusta naĝado
- ↑ artikolo en la litova: Rūta Meilutytė, kiu estis edukita senpatrine akompaniĝas de sia patro survoje al la venkoj, el la gazeto Lietuvos Rytas. Arkivita el la originalo je 2012-08-01. Alirita 2012-08-01 .
- ↑ pli-malpli sama artikolo en la angla, el la gazeto Lithuania Tribune. Arkivita el la originalo je 2012-11-08. Alirita 2012-08-01 .
- ↑ Рута Мейлутите - Biografio en la rusa lingvo
- ↑ Meilutyte achieved victory against all odds