Saltu al enhavo

Rómulo Gallegos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rómulo Gallegos
Persona informo
Rómulo Gallegos Freire
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1884 (1884-08-02)
en Karakaso
Morto 7-an de aprilo 1969 (1969-04-07) (84-jaraĝa)
en Karakaso
Tombo Nacia Panteono de Venezuelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Venezuelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Centra Universitato de Venezuelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Agado Demokratia Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Rómulo Gallegos
Profesio
Okupo verkisto
romanisto
politikisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rómulo Gallegos ['romulo ga'ĝegos] (naskiĝis la 2-an de aŭgusto, 1884 en Karakaso, mortis la 5-an de aprilo, 1969) estis venezuela politikisto kaj verkisto, unu el la plej gravaj literaturaj figuroj de Sudameriko.

Li dediĉis sian vivon samtempe al la politiko kaj al la literaturo. Li studis filozofion kaj matematikon kaj profesoris en sia naskiĝurbo.

Kiel politikisto li estis Ministro de Klerigado, poste Senatano kaj fine li fariĝis Prezidento de Venezuelo, la unua demokratie elektita, en la jaro 1948. Lia prezidenteco estis tre mallonga, ĉar militista puĉo ekziligis lin al Kubo kaj poste al Meksiko.

Gallegos verkis multajn romanojn kaj tri majstrajn verkojn: "Doña Bárbara" en 1929, "Cantaclaro" en 1933 kaj "Canaima" en 1935. Lia stilo estas malfacile klasebla, sed lia interpreto de la rilato inter homo kaj naturo famigis lin. Doña Barbara estas sendube lia plej bona ekzemplo. Oni donis al li la Nacian Premion de Literaturo inter aliaj distingoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]