Prezidanto de la Konsilio de Popolkomisaroj de Sovetunio
Aspekto
Prezidanto de la Konsilio de Popolkomisaroj de Sovetunio | ||
---|---|---|
eksposteno | ||
ĉefministro | ||
Komenco | 6-a de julio 1923 vd | |
Fino | 15-a de marto 1946 vd | |
Poste | Chairman of the Council of Ministers of the USSR vd | |
Lando(j) | Sovetunio vd | |
La Prezidanto de la Konsilio de Popolkomisaroj de Sovetunio estis la estro de la registaro de Sovetunio dum la ekzistado de la Konsilio de Popolkomisaroj de Sovetunio el 1923 ĝis 1946. Fakuloj kaj historiistoj indikas tri etapojn:
- 1923–1930, kun enpostenigitaj Lenin kaj Aleksej Rikov
- 1930–1941, kun enpostenigita Vjaĉeslav Molotov, la plej longdaŭra, dum 10 jaroj,
- 1941–1946, dum la Dua Mondmilito kun la posteno okupita de Josif Stalin.
La posteno mem estis aprobita de la Unua Kongreso de Sovetoj dum kunsido la 30an de Decembro, 1922. La unua Prezidanto de la Konsilio de Popolkomisaroj de Sovetunio estis nomumita al la posteno en la 2a sesio de la Centra Plenumkomitato de Sovetunio la 6an de Julio, 1923.