Preiļi
Preiļi | |||||
---|---|---|---|---|---|
urba komunumo en Latvio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Latvio | ||||
Regiono | Latgalio | ||||
Distrikto | Preiļu rajons | ||||
Urborajto ekde | 1928 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | LV-5301 | ||||
Telefonkodo | (+371) 53 | ||||
Kodo laŭ ISO | LV-073 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 5 841 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 117 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 56° 18′ N, 26° 43′ O (mapo)56.29416666666726.724722222222Koordinatoj: 56° 18′ N, 26° 43′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 5,23 km² ( 523 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Preiļi [+] | |||||
Preiļi (latve, germane historie ankaŭ Prely) estas urbo en la historia regiono Latgalio de Latvio. Ĝi situas 204 kilometrojn sudoriente de la nacia ĉefurbo Rigo kaj 55 kilometrojn norde de Daugavpils. Dum la jaro 2004 ĝi havis 8.605 loĝantojn kaj estas la centro de samnoma distrikto. Tra la urbo fluas la rivereto Preiļupe.
Historio
[redakti | redakti fonton]Preiļi estas inter la plej malnovaj loĝlokoj en Latvio[1]. Ĝi unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1250. Dum la jaro 1897 la loĝloko havis 2104 loĝantojn. Formalajn urbajn rajtojn Preiļi havas ekde la jaro 1928. Dum la jaro 1935 estis 1662 loĝantoj en Preiļi, el kiuj 51 procentoj estis judoj. Post la Dua Mondmilito, restis malpli ol 1000. Dum la epoko de Sovetunio oni alportis multajn laboristojn el Rusio kaj Belorusio al la urbo, tiel ke la enloĝantaro kreskis ĝis 9421 dum la jaro 1989.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La urbo dum la jaro 1999 havis loĝantojn de la sekvaj naciecoj:
- latvoj (54,4 %);
- rusoj (39,6 %);
- poloj (1,9 %);
- belorusoj (1,5 %);
- ciganoj (1,2 %).
Alilingvaj nomoj
[redakti | redakti fonton]Alilingvaj variaĵoj de la urba nomo estas
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Preiļu novads > Vēsture ("Historio") - paĝo latva. Arkivita el la originalo je 2008-05-17. Alirita 2008-08-30 .