Preĝo de Jesuo
Aspekto
Preĝo de Jesuo (greka προσευχή τοῦ Ἰησοῦ) estas mallonga preĝo uzata ĉe kristana oriento. Ĝi estas unu de la plej karakterizaj simboloj de hezikasta pieco.[1]
Klasika formo de tiu ĉi preĝo estas:
- Κύριε Ἰησοῦ Χριστέ, Υἱέ τοῦ Θεοῦ, ἐλέησόν με τὸν ἁμαρτωλόν. (greke)
- Sinjoro Jesuo Kristo, Difilo, kompatu min pekulon. (en Esperanta traduko)
La preĝo de Jesuo havas tri ŝtupojn: buŝa preĝo, mentala preĝo kaj preĝo de koro.[2] La preĝo estas menciata ankaŭ en la libro Sinceraj rakontadoj de pilgrimulo al sia spirita patro. Tiu ĉi preĝo povas anstataŭi aliajn preĝojn de la taga rondo de preĝoj.[3] La preĝo de Jesuo estas preĝata kun la preĝa ŝnuro konata kiel κομποσκοίνι - komboskini, чётки - ĉotki aŭ лестовка - lestovka.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Špidlík, Tomáš: Spiritualita křesťanského Východu : Systematická příručka. Velehrad : nakladatelství Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 2002. 616 p. ISBN 80-86045-84-6
- Špidlík, Tomáš: Spiritualita křesťanského Východu : Modlitba. Velehrad : nakladatelství Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 1999. 560 p. ISBN 80-86045-33-1
- Farrugia, Edward G.: Encyklopedický slovník křesťanského Východu. Olomouc : nakladatelství Centra Aletti Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 2010. 1040 p. ISBN 978-80-7412-019-0