Preĝejo de Sankta Marteno (Frómista)
Koordinatoj: 42° 16′ 0.26″ N 4° 24′ 24.77″ U / 42.2667389 °N, 4.4068806 °U (mapo)
La Preĝejo de Sankta Marteno estas templo katoliko starigita en la 11-a jarcento en Frómista, en la provinco Palencio (Kastilio-Leono, Hispanio), situanta ĉe la Vojo al Santiago. Ĝi apartenas al la stilo romanika kaj estas konsiderata kiel unu de la ĉefaj modeloj de eŭropa romaniko. Ĝi estis konstruita en la dua duono de la 11-a jarcento laŭ ordono de doña Mayor de Kastilio, kiel parto de Monaĥejo de Sankta Marteno, nune malaperinta. La unuaj novaĵoj en kiuj oni aludis al tiu preĝejo datas de la jaro 1066, en kiu jam estis komencita la konstruado.
La ekstera aspekto de la Preĝejo de Sankta Marteno de Frómista estas karaktera de la periodo romanika en kiu ĝi estis konstruita. Super ties navoj, ne tre altaj, elstaras la kupolbazo oklatera super la navokruciĝo kaj la du turoj cilindraj ambaŭflanke de la ĉefa fasado. La tri navoj, kun barelvolboj, tiu centra pli larĝa kaj alta ol la flankaj, finas en tri cirklaj absidoj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- José Maiso kaj J. Ramón Lagunilla (2010). San Zoilo de Carrión en el origen del románico pleno. El románico de las donnas. ISBN 978-84-613-9059-5.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "Informaciones prácticas para visitar la iglesia" Arkivigite je 2011-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- "San Martín de Frómista, hito del Camino de Santiago" Arkivigite je 2012-06-28 per la retarkivo Wayback Machine en la revista del Patriomonio histórico de Castilla y León, Año V, nº18.
- San Martín de Frómista Arkivigite je 2015-02-16 per la retarkivo Wayback Machine en la Guía del Camino de Santiago de Consumer
- Retejo de la Municipo de Frómista
- privata retejo "Terres-romanes" (france) - San Martín de Frómista Arkivigite je 2009-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- San Martín de Frómista - Su restauración kun fotoj de Manuel Aníbal Álvarez.