Preĝejo Dia Mizerikordo (Zalakaros)
Paroĥa preĝejo Dia Mizerikordo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Dia Mizerikordo en Zalakaros
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Zalakaros |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Kaposvár |
dekanujo | Kanizsa |
paroĥo | loke ekde 2014 |
Dato de konsekro | 2006 |
Konsekrinto | Béla Balás (episkopo) |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | László Hent |
Konstruado | 2004–2006 |
Specifo | |
Enhaveco | ĉirkaŭ 500 homoj |
Konstrumaterialo | masonita ekstere kaj interne el ruĝaj brikoj |
Ligiloj | |
Adreso | 8749 Zalakaros, Termál út |
La paroĥa preĝejo Dia Mizerikordo, hungare Isteni Irgalmasság-templom estas romkatolika konstruaĵo en urbo Zalakaros (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni supozas, ke la iama Karos havis kirkon en la 13-a jarcento. En 1332 en la eklezia listo estas legebla paroĥo de Karos. Alia mencio okazis en 1430 pri kirko Ladislao la 1-a (Hungario), sed ĝi estis detruita dum la kontraŭturkaj bataloj. Inter 1715-1769 ligna katolika preĝejo funkciis. En la 1850-aj jaroj estis konstruita baroka kirko Preĝejo Sankta Anna (Zalakaros). En 1962 oni trovis kuracakvon, poste la vilaĝo iĝis signifa kuracbanloko kun statuso urbo. En tiu periodo la menciita kirko ne sufiĉis por la bangastoj, tial plia kirko konstruiĝis inter 2004-2006. La paroĥa rajto alvenis en 2014, pli frue la preĝejo estis filio de Galambok.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en parko inter arboj. La kirko estas kovrita kaj ekstre kaj interne ekstere kaj interne per ruĝaj brikoj. La fasado estas malsimetria, ĉar en la dekstra flanko la neregula turo altiĝas. En la turo 4 sonoriloj loĝas. Ĉirkaŭ meze estas videbla granda arkado kun 2 kolonoj, malantaŭe estas la enirejo.
Kermeso okazas en la 23-an de aprilo.