Saltu al enhavo

Portillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portillo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 47160
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 371  (2023) [+]
Loĝdenso 37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 4° 35′ U (mapo)41.4787706-4.5887736Koordinatoj: 41° 29′ N, 4° 35′ U (mapo) [+]
Alto 758 m [+]
Areo 64,4 km² (6 440 ha) [+]
Portillo (Provinco Valadolido)
Portillo (Provinco Valadolido)
DEC
Situo de Portillo
Portillo (Hispanio)
Portillo (Hispanio)
DEC
Situo de Portillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Portillo [+]
vdr

Portillo [porTIljo] estas municipo en la centra sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Portillo estas komprenebla etimologie kiel Pordegeto. Ĉefa vidindaĵo estas la kastelo, interesa per si mem kaj kiel rigaardejo al la tuta panoramo. Grava kaj fama produkto de la loko estas la ŝmalcaĵoj (porkograsenhavaj kukoj) "mantecados de Portillo" inter aliaj kukoj.

Portillo en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.
Panoramo de Arrabal de Portillo.
Preĝejo de Arrabal de Portillo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de du ĉefaj loĝlokoj nome la historia kerno Portillo sur monteto kaj Arrabal (kvartalo) nune pli aktiva, sur deklivo kun la urbodomo, plej loĝantaro, plej komunikiloj kaj aliaj servoj; ĝi okupas totalan areon de 64,4 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 383 loĝantojn. Ĝi apenaŭ perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj (kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono), pro sia proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj ekfunkciado kiel dormurbo. Ĝi distas 25 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun municipoj Aldeamayor de San Martín, La Parrilla, Montemayor de Pililla, La Pedraja de Portillo, Camporredondo, Santiago del Arroyo, Aldea de San Miguel, Megeces kaj Cogeces de Íscar. La municipo Portillo estas posedanto de grandaj etendoj de pinaroj kiuj estas ene de la municipa teritorio kaj estas grava parto de ties riĉo kaj enspezoj.

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Fruaj informoj pri la urbo aludas al doña Sancha kiu donis la lokon al episkopo Ponce kaj la pastraro de Palencio. Ĉirkaŭ 1460, Henriko la 4-a de Kastilio donis la urbon al la grafo de Benavente nome Alonso Pimentel.

Álvaro de Luna estis malliberigita en la kastelo antaŭ sia translokigo al Valadolido, kie li estis ekzekutita.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado ekzemple de tipaj kukoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). En Arrabal gravas la ceramika produktado. Inter servoj menciindas bazlernejo, mezlernejo, sportejoj ktp.

Vizitindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Granda Arko el la muregoj de Portillo.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas jenaj:

  • La kastelo kiu estas la fina rezulto de la restaŭrado ordonita de la reĝo Henriko la 4-a de Kastilio en 1465 sur antaŭa konstruaĵo de la 14-a jarcento, poste rerestaŭrita. Kun granda ĉefturo 28 m alta, ne temas pri militcela fortikaĵo, sed pri ero de serio de kastel-palacoj konstruitaj en la areo por plifirmigii la prestiĝon de la nobelaro.
  • La preĝejo de Santa María la Mayor, de la 16-a jarcento. Estas baroka ĉefretablo, kun gotika skulptaĵo de Virgulino kun infano, datita de ĉirkaŭ 1300.
  • La preĝejo de Sankta Stefano, mezepoka sed rekonstruita en la 18-a jarcento. Ĝia ĉefretablo estas en la ĉefepiskopa palaco de Valadolido.
  • La preĝejo de Sankta Johano Baptista, de la 12-a jarcento gotik-mudeĥara, reformita en la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Menciindas la volbo de la iama sakristio. Aktuale estas hejmo de restoracio, kafejo kaj muzik-trinkejo.
  • La preĝejo de Sankta Johano Evangeliista, trinava el 1570, kun gravaj figuroj en la ĉefretablo.
  • Ermitejo Eccehomo de Arrabal (16-a jarcento), ĉe la preĝejo de Sankta Johano Evangeliista. En la interno estas verkoj el la ermitejo de Santísimo Sacramento, nune malaperinta.
  • Ermitejo de Sankta Kristo de Arrabal, de baroka stilo de la la 17-a jarcento.
  • Ŝtonpavimita deklivo: iama ŝoseo, parte konservita, kiu estis komunikilo de Portillo kun Arrabal. Eble antaŭa al la 11-a jarcento.
  • El iama murego restas kelkaj arkoj de ties pordegoj, inter kiuj elstaras la Tri Arkoj kaj la Granda Arko. Estas ankaŭ la malgranda Arko.
  • La malnova fonto kaj la kruco de la pelikano, pro skulptaĵo kiu jam ne plu ekzistas.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]