Pommereuil
Pommereuil | |
---|---|
Preĝejo Sankta Mikaelo
| |
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Cambrai |
Kantono | Le Cateau-Cambrésis |
INSEE kodo | 59465 [+] |
Poŝtkodo | 59360 |
Kodo laŭ INSEE | 59465 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Marc Dufrenne 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 717 (1 999) |
Loĝdenso | 111 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°06′49″N 3°35′51″O / 50.11361°N, 3.5975°O (mapo) Koordinatoj: 50°06′49″N 3°35′51″O / 50.11361°N, 3.5975°O (mapo) |
Alto | 91 m - 153 m |
Areo | 6,45 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 06′ 49″ Nordo 3° 35′ 51″ Oriento / 50.1136111111 °N, 3.5975 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Pommereuil [+] | |
Pommereuil estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 717 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Pommereuil situas en la natura regiono Cambrésis, de kiu Cambrai estas la historia ĉefurbeto. Tiu regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. La areo ĉirkaŭ la urbeto Le Cateau-Cambrésis restas tamen sufiĉe proksima al Avesnois : ankoraŭ videblas verdaj paŝtaĵoj kaj heĝoj kaj ne la agroj de Cambrésis.
Pommereuil etendiĝas sur 6,45 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La 24-an de junio 1967 la vilaĝon trafis grava tornado, kiu mortigis entute sep homojn, vundis 61 aliajn kaj detruis 600 domojn. Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Marc Dufrenne, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La loka preĝejo estas dediĉita al Sankta Mikaelo.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Pommereuil apartenas al la kantono de Le Cateau-Cambrésis, kies ĉefurbo estas Le Cateau-Cambrésis. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.