Saltu al enhavo

Platotektoniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disfalo de Pangeo al la hodiaŭaj kontinentoj.
Mapo de la tektonaj platoj (sen nomoj).

Platotektoniko (aŭ platotektonismo, de la greka τεκτονικός, tektonikós, "kiu konstruas") estas teorio de la geologia scienco por klarigi la fenomenon de la kontinenta drivo. Laŭ la teorio de platotektoniko, la plej ekstera, rigida kaj malvarma tavolo de la Tero, la litosfero, konsistas el du tavoloj: la ekstera terkrusto kaj la interna astenosfero. La terkrusto laŭ la teorio de platotektoniko kunmetiĝas el mozaiko de multaj tektonaj platoj, kiuj moviĝas per rapideco de po 2-10 centimetroj por jaro. Estas tri tipoj de terplataj limoj: konverĝa, malkonverĝa, kaj konverta limoj. Tertremoj ekestas, kiam tensioj je la limoj de la terplatoj puŝsubite solviĝas. La teorion malkovris kaj konatigis la germana sciencisto Alfred Wegener (1880-1930), docento en la universitato de Marburg.

Tektonaj platoj kun nomoj.
Vektoroj de rapideco de la tektonaj platoj mezuritaj pere de preciza situo pere de GPS.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La teorio havigas klarigon al la ekzistado de la tektonaj platoj kiuj formas parton de la surfaco de la Tero kaj al la glitado kiu okazas inter ili en ties movado sur la likva termantelo, ties direktoj kaj interagado. Ĝi klarigas ankaŭ la formadon de la montaroj (orogenezo). Krome, ĝi havigas kontentigan klarigon al la faktoj ke la tertremoj kaj la vulkanoj koncentriĝas ĉefe en precizaj regionoj de la planedo (kiel la Pacifika fajra rondo) kaj ke la situo de la grandaj submaraj fosegoj estas apud insuloj kaj kontinentoj kaj ne en la centro de la oceano, teorie plej profunda.[1]

La tektonaj platoj moviĝas unu rilate al alia per relativa malrapideco, fakte neniam perceptebla seninstrumente, sed laŭ indicoj tre diferencaj. La plej alta rapideco okazas en la mezoceana dorso de la Orienta Pacifiko, proksime de la Paskinsulo, je ĉirkaŭ 3 400 km de kontinenta Ĉilio, per rapideco de separiĝo inter platoj de pli ol 15 cm/jaro kaj la malplej alta rapideco okazas en la dorso de Arkto, kun malpli ol 2,5 cm/jaro.[2] Ĉar ili moviĝas sur la solida surfaco de la Tero, la platoj interagadas unuj kun aliaj laŭlonge de siaj limoj okazigante intensajn disformojn en la terkrusto kaj litosfero de la Tero, kio rezultis en la formado de grandaj montaroj (por ekzemplo la montoĉenoj Himalajo, Alpoj, Pireneoj, Atlasoj, Uraloj, Apeninoj, Apalaĉoj, Andoj inter multaj aliaj) kaj de grandaj sistemoj de faŭltoj asociaj kun tiuj (por ekzemplo, la sistemo de faŭltoj de San Andrés). La kontakto per frotado inter la randoj de la platoj estas responsaj de la plej granda parto de la tertremoj. Aliaj fenomenoj asociaj estas la kreado de vulkanoj (speciale rimarkindaj en la fajra rondo de la Pacifiko) kaj en la submaraj fosegoj.

La tektonaj platoj estas komponataj de du diferencaj tipoj de litosfero: la kontinenta krusto, plej dika, kaj la oceana krusto, kiu estas relative pli maldika. La supra parto de la litosfero estas konata kiel terkrusto, denove de du diferencaj tipoj, nome kontinenta kaj oceana. Tio signifas, ke litosfera plato povas esti ĉu kontinenta, ĉu oceana, ĉu ambaŭtipa, en kies okazo estas nomata miksa plato.

Unu de la ĉefaj punktoj de la teorio proponas, ke la kvanto de surfaco de la platoj (kaj kontinenta kaj oceana) kiu malaperas en la mantelo laŭlonge de la randoj konverĝaj de subdukcio estas pli malpli en ekvilibro kun la nova oceana terkrusto kiu estas formiĝanta laŭlonge de la diverĝaj randoj (oceanaj dorsoj) pere de la procezo konata kiel etendigo de la oceana marfundo. Oni parolas pri tiu procezo ankaŭ kiel la komenco de la "transporta bendo". Tiusence, la totalo de la surfaco en la tutmonda globo restas konstanta, sekvante la analogion de la "transporta bendo", estante la terkrusto la bendo kiu moviĝas pere de la fortaj konvektaj marfluoj de la astenosfero, kiuj funkcias kvazaŭ la radoj kiuj transportas la bendon, malsuprenigante la terkruston en la konverĝaj zonoj, kaj generante novan oceanan fundon en la dorsoj.

La teorio klarigas ankaŭ sufiĉe kontentige la manieron kiel la enormaj amasoj kiuj komponas la tektonajn platojn povas "moviĝi", io kio restia neklarigata kiam Alfred Wegener proponis la teorion de la kontinenta drivo, kvankam ekzistas variaj modeloj kiuj fakte kunekzistas: La tektonaj platoj povas "moviĝi" ĉar la litosfero havas malpli grandan densecon ol la astenosfero, kiu estas la tavolo kiu troviĝas tuj malsupre de la terkrusto. Tio faras, ke la platoj "flosas" en la astenosfero kaj la likva magmo pli varma supreniras dum la pli malvarma malsupreniras, generante fluon kiu movas la platojn. La variado de flanka denseco rezultas en la konvektaj marfluoj de la mantelo, menciitaj antaŭe. Oni supozas, ke la platoj estas pelataj per kombino de la movado generata en la oceana fundo ekster la dorso (pro variado en la topografio kaj denseco de la terkrusto, kio rezultas en diferencoj en la gravitaj fortoj, trenado kaj vertikala suĉado, kaj zonoj de subdukcio). Alia klarigo diferenca indikas ak la diferencaj fortoj generitaj pro la rotacio de la terglobo kaj al la fortoj de la tajdoj de la Suno kaj de la Luno. La relativa gravo de ĉiu el tiuj faktoroj restas iom neklara, kaj estas ankoraŭ celo por polemiko.

Tektona plato

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tektona plato.
La sep ĉefaj tektonaj platoj kaj la ok duarangaj.

Tektona (aŭ ankaŭ litosfera) plato estas grandega plato de nefandinta terkrusto. La tersurfaco estas kovrita de kelke da pli grandaj aŭ malpli grandaj platoj. Dimensioj kaj formo de la platoj estas variaj: de grandegaj (ekzemple la eŭroazia plato) ĝis etaj, la tiel nomataj mikroplatoj (ekzemple la anatolia plato). La dikeco de la platoj ankaŭ tre varias: de proksimume 1,5 km ĉe la mezoceana dorso ĝis proksimume 140 km sub la alta montaro Himalajo. Ĝi estas kreita de du tipoj de terkrusto: oceana kaj kontinenta, kiuj diferenciĝas per kemia konsisto samkiel ankaŭ per fizikaj ecoj. Sub la platoj troviĝas relative plasta (sed nefandinta) parto de la termantelo: la astenosfero.

Varma movo en la astenosfero kaŭzas moviĝadon de la platoj, konata kiel movo de kontinentoj. Laŭ la teorio de platotektoniko, la interagadoj inter la platoj kaŭzas kreadon de montaroj, vulkanismon, tertremojn samkiel ankaŭ aliajn geologiajn fenomenojn.

Tipoj de platolimoj

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tri tipoj de platolimoj,[3] karakterizitaj pro la maniero kiel la platoj moviĝas relative unu al alia. Ili estas asociaj kun diferencaj tipoj de surfacofenomenoj. La diferencaj tipoj de platolimoj estas la jenaj:[4][5]

Diverĝa limo.
  • Diverĝaj limoj (konstrulimojetendaj limoj). Tiuj estas du platoj kiuj glatiĝas aparte unu disde alia. Ĉe zonoj de ocean-al-oceana riftado, diverĝaj limoj formiĝas per marfunda disvastiĝo, ebligante la formadon de nova oceanbaseno, ekz. la Mez-Atlantika Kresto kaj la Orientpacifika Kresto. Ĉar la oceanplato fendetiĝas, la kresto formiĝas ĉe la disvastiĝanta centro, la oceanbaseno disetendiĝas, kaj finfine, la platareo pliiĝas kaŭzante multajn malgrandajn vulkanojn kaj/aŭ malprofundajn tertremojn. Ĉe zonoj de kontinent-al-kontinenta rifto, diverĝaj limoj povas fari, ke nova oceanbaseno formiĝas kiam la kontinento fendetiĝas, disvastiĝas, la centra rifto kolapsas, kaj oceano plenigas la basenon, ekz., la Orientafrika Rifto, la Bajkala Rifto, la Okcidentantarkta Rifto, la Rio-Granda Rifto.
Konverĝa limo.
  • Konverĝaj limoj (detruaj limojaktivaj limoj) okazas kiam du platoj glatiĝas unu al alia kaj formas ĉu subdukcian zonon (unu plato moviĝanta sub alia) aŭ kontinentan kolizion.
Subdukciaj zonoj estas de du tipoj: ocean-al-kontinenta subdukcio, en kiu la densa oceana litosfero plonĝas sub la malpli densa kontinento, aŭ ocean-al-oceana subdukcio, en kiu pli malnova, pli malvarma, pli densa oceana krusto glitiĝas sub malpli densa oceana krusti. Profundaj maraj tranĉeoj estas tipe rilataj al subdukciaj zonoj, kaj la basenoj kiuj formiĝas laŭ la aktiva limo ofte estas nomitaj "antaŭlandaj basenoj".
Sismoj markas la vojon de la malsupren-movanta plato dum ĝi descendas en astenosferon, tranĉeo formiĝas, kaj, kiam la subdukciita plato estas varmigita, ĝi liberigas volatilojn, plejparte akvon de hidraj mineraloj, en la ĉirkaŭan mantelon. La aldono de akvo malaltigas la frostopunkton de la mantelmaterialo super la subdukcia slabo, igante ĝin degeli. La magmo kiu rezultas tipe kondukas al vulkanismo.[6]
Ĉe zonoj de ocean-al-oceana subdukcio, profunda tranĉeo formiĝas laŭ arkoformo. La supra mantelo de la subdukciita plato tiam varmiĝas kaj magmo altiĝas kaj formas kurbajn ĉenojn de vulkaninsuloj ekz. la Aleutaj Insuloj, la Marianaj Insuloj, la japana insularko.
Ĉe zonoj de ocean-al-kontinenta subdukcip, montaroj formiĝas, ekz. la Andoj, la Kaskada Montaro.
Ĉe kontinentaj kolizizonoj, estas du masoj de kontinenta litosfero konverĝantaj. Ĉar ili estas de simila denseco, neniu estas subdukciita. La platrandoj estas kunpremitaj, falditaj kaj levitaj formante montarojn, ekz. Himalajo kaj Alpoj. Fermo de oceanaj basenoj povas okazi ĉe kontinent-al-kontinentaj limoj.
Transformaj limoj.
  • Transformaj limoj (konservaj limojfrap-glitaj limoj) okazas kiam platoj estas nek kreataj nek detruataj. Anstataŭe du platoj glitas, aŭ eble pli precize mueligcas unu preter la alia, laŭlonge de transformaj faŭltoj. La relativa moviĝo de la du platoj estas aŭ maldekstra (maldekstra flanko direkte al la observanto) aŭ dekstra (dekstra flanko direkte al la observanto). Transformaj faŭltoj okazas trans disvastiĝanta centro. Fortaj sismoj povas okazi laŭ la faŭlto. La Sanktandrea Faŭlto en Kalifornio estas ekzemplo de transforma limo montranta aldekstran moviĝon.
  • Aliaj "platlimaj zonoj" okazas kie la efikoj de la interagoj estas neklaraj, kaj la limoj, kutime okazantaj laŭ larĝa zono, ne estas bone difinitaj kaj povas montri diversajn specojn de movadoj en malsamaj epizodoj.

Movadaj fortoj de platmovo

[redakti | redakti fonton]

Tektonaj platoj povas moviĝi pro la relativa denseco de la oceana litosfero kaj pri la relativa malforto de la astenosfero. Disipado de varmo de la mantelo estas la origina fonto de la energio postulata por movi plattektonikon tra konvekcio aŭ grandskala suprenfluo kaj kupoligo. Kiel sekvo, potenca fonto generanta platmoviĝon estas la troa denseco de la oceana litosfero sinkanta en subdukciaj zonoj. Kiam la nova krusto formiĝas ĉe mez-oceanaj krestoj, tiu oceana litosfero estas komence malpli densa ol la subesta astenosfero, sed ĝi iĝas pli densa kun aĝo, kiam ĝi konduke malvarmetiĝas kaj densiĝas. La pli granda denseco de malnova litosfero relative al la subesta astenosfero permesas al ĝi sinki en la profundan mantelon ĉe subdukciaj zonoj, disponigante la plej grandan parton de la mova forto por platmovado. La malforteco de la astenosfero permesas al la tektonaj platoj moviĝi facile al subdukcia zono.[7]

Movaj fortoj ligitaj al manteldinamiko

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Termantelo.

Dum granda parto de la unua kvarono de la 20-a jarcento, la ĉefa teorio de la mova forto malantaŭ tektonaj platmovoj antaŭvidis grandskalajn konvekciajn fluojn en la supra mantelo, kiuj povas esti elsenditaj tra la astenosfero. Tiu teorio estis lanĉita fare de Arthur Holmes kaj kelkaj pioniroj en la 1930-aj jaroj[8] kaj tuj estis agnoskita kiel la solvo por la akcepto de la teorio kiel origine diskutite en la artikoloj de Alfred Wegener en la fruaj jaroj de la 20-a jarcento. Tamen, malgraŭ ĝia akcepto, ĝi estis longe diskutita en la scienca komunumo ĉar la ĉefa teorio ankoraŭ antaŭvidis senmovan Teron sen movo de kontinentoj supren ĝis la ĉefaj elrompoj de la fruaj sesdekaj jaroj.

Du- kaj tri-dimensia bildigo de la interno de la Tero (sisma tomografio) montras ŝanĝiĝantan lateralan densecdistribuon ĉie en la mantelo. Tiaj densecvarioj povas esti de materialo (de rokkemio), de mineralo (de varioj en mineralaj strukturoj), aŭ termikaj (pro termika ekspansio kaj kuntiriĝo de varmenergio). La manifestiĝo de tiu ŝanĝiĝanta laterala denseco estas mantelkonvekcio de flosemaj fortoj.[9]

Kiel mantelkonvekcio rekte kaj nerekte rilatas al platmoviĝo estas demando pri daŭra studo kaj diskuto en geodinamiko. Iel, ĉi tiu energio devas esti transdonita al la litosfero por ke tektonaj platoj moviĝu. Ekzistas esence du ĉefaj specoj de mekanismoj kiuj supozeble ekzistas rilataj al la dinamiko de la mantelo, kiuj influas platmoviĝon kaj estas primaraj (tra la grandskalaj konvekcioĉeloj) aŭ sekundaraj. La sekundaraj mekanismoj rilatas al platmoviĝo movita per frikcio inter la konvekciaj fluoj en la astenosfero kaj la pli rigida malsupra litosfero. Tio ŝuldiĝas al la enfluo de mantelmaterialo ligita al la malsupreniĝa tiro sur platoj en subdukciaj zonoj ĉe oceantranĉeoj. Slabtiro povas okazi en geodinamika kunteksto kie bazaj tiradoj plue agadas sur la plato kiam ĝi plonĝas en la mantelon (kvankam eble laŭ pli granda etendo agante sur kaj la suba kaj la supra flanko de la slabo). Krome, slaboj kiuj estas derompitaj kaj sinkas en la mantelon povas kaŭzi, ke viskozaj mantelfortoj movas platojn pere de slaba suĉado.

Magmotektoniko

[redakti | redakti fonton]

En la teorio de magmotektoniko sekvita de nombraj esploristoj dum la 1990-aj jaroj, oni uzis modifitan koncepton de mantelaj konvecifluoj. Ĝi asertas ke profundaj magmotavoloj leviĝas de la pli profunda mantelo kaj estas la kondukantoj aŭ anstataŭaĵoj de la plej gravaj konvekciaj ĉeloj. Tiuj ideoj trovas siajn radikojn en la fruaj 1930-aj jaroj en la verkoj de Vladimir Belousov kaj Reinout Willem van Bemmelen, kiuj estis komence malfavoraj al platotektoniko kaj metis la mekanismon en fiksan kadron de vertikalaj movadoj. Van Bemmelen poste modifis la koncepton en siaj "Ondomodeloj" kaj uzis la koncepton de "Mantelaj Vezikoj" kiel la forton por horizontalaj movadoj, alvokante gravitajn fortojn for de la regiona krusta kupolo.[10][11]

La teorioj trovas resonancon en la modernaj teorioj kiuj antaŭvidas varmajn punktojn aŭ mantelmagmaĵojn kiuj restas fiksaj kaj estas superregataj per oceanaj kaj kontinentaj litosferaj platoj dum tempo kaj postlasas siajn spurojn en la geologia registro (kvankam tiuj fenomenoj ne estas alvokitaj kiel realaj kondukmekanismoj, sed prefere kiel modulatoroj).

La mekanismo daŭre estas rekomendita por klarigi la disrompon de superkontinentoj dum specifaj geologiaj epokoj.[12] Ĝi havas sekvantojn inter la sciencistoj implikitaj en la teorio de la Tera ekspansio.[13][14][15]

Konceptoj

[redakti | redakti fonton]

Subdukcio

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Subdukcio.
Detale zono de subdukcio.

La subdukcio de platoj estas la procezo de sinkiĝo de oceana zono de litosfera plato sub la bordo de alia plato en konverĝa limo, laŭ la teorio de Platotektoniko.[16] La subdukcio okazas laŭlonge de ampleksaj zonoj de subdukcio kiuj nuntempe koncentriĝas speciale en la medio de la Pacifika Oceano, en la nomata Pacifika fajra rondo[17], sed estas ankaŭ zonoj de subdukcio en areoj de la Mediteraneo, la Antiloj, la Sudaj Antiloj kaj la marbordo al la Hinda Oceano de Indonezio.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Faŭlto.
Variaj tipoj de faŭlto:
A: horizontala faŭlto
B: normala faŭlto (pligrandigas la surfacon de la terkrusto)
C: inversa faŭlto (malpligrandigas la surfacon de la terkrusto)

En geologio faŭlto [18] estas plata roka rompiĝo kie evidentiĝas relativa moviĝo. Grandaj faŭltoj en la terkrusto rezultas el diferenca aŭ ŝira moviĝo kaj aktivaj faŭltaj zonoj foje kaŭzas tertremojn. Tertremojn kaŭzas liberiĝo de energio dum rapida glito trans faŭlto. Faŭlto kiu troviĝas laŭ la rando inter du tektonaj platoj nomiĝas transforma faŭlto.

Ĉar ofte faŭlto ne konsistas el unu, simpla rompiĝo, la termino faŭlta zono estas uzata por la zono de rompiĝo rilata al la ebeno de faŭlto. La du flankoj de nevertikala faŭlto nomiĝas la pendanta muro kaj la pieda muro. Laŭdifine la pendanta muro situas super la faŭlto kaj la pieda muro situas sub la faŭlto. Tiuj terminoj venis de minado, ĉar laborante tabulan ercaĵon en mino oni havas la piedan muron sub la piedoj kaj la pendantan muron super la kapo.

Trudfaŭlto estas rompo en la Terkrusto, tra kiu pli malnovaj rokoj estas truditaj super pli junaj rokoj.

Kontinenta kolizio

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kontinenta kolizio.

La kontinenta kolizio estas procezo de la Platotektoniko per kiu du kontinentaj tektonaj platoj kontaktiĝas pro la tektonaj fortoj kiuj pelas ilin. Ĝenerale la tektonaj platoj konsistas el oceanaj kaj kontinentaj regionoj kaj la kontinenta kolizio okazas kiam la oceana parto de plato subdukcias totale sub la alia. La kontinenta kolizio povas tiam rezulti en subdukcio de unu kontinento sub alia, kvankam la grando de tiu tipo de subdukcio (nome la kvanto de kilometroj de subdukcia plato) ne estas komparebla al tio kio okazas ĉe oceanaj platoj.

Skema reprezento de kolizio de kontinentoj, plattektona situacio kiu povas konduki al montariĝo. Tektona plato estas parto de la litosfero (2), de kiu la terkrusto (1) estas parto. La maldekstra plato ŝoviĝas sub la dekstran kaj konsistis el oceana krusto (4) kaj kontinenta krusto (1), antaŭ ol la unua pro subdukcio subŝoviĝis en la astenosferon (3). Post tio ekestis kontinenta kolizio, dum kiu la krusto dikiĝis kaj la montaro (5) ekestis. Je (6) formiĝas plataĵo.

La kontinenta kolizio rezultas en montariĝo pere de la amasigo de materialo de la terkrusto. La plej parto de la Alpa Orogenezo, kiu formis la montarojn de Pireneoj, Alpoj, Karpatoj, Zagros kaj Himalajo inter aliaj, rezultis el la kolizio inter Afriko kaj Eŭropo kaj inter Hindio kaj Azio dum la lastaj 60 milionoj da jaroj.

Geografio tektonika

[redakti | redakti fonton]

Ameriko konsistas el du kontinentoj kaj subkontinento: Nordameriko kaj Sudameriko, Centrameriko (subkontinento) kaj insula arko konata kiel la Antiloj. Laŭ la teorioj de la kontinenta drivo kaj de platotektoniko, tio kio estas Norda kaj Suda Amerikoj dum milionoj da jaroj estis apartaj termasoj. Post la divido de Gondvano kaj Laŭrazio ambaŭ subkontinentoj moviĝis ĝis la nunaj pozicioj, restante unuigitaj per Centrameriko, terponto elmergita inter ili pro la ago de la tektonikaj plakoj, kiu unue estis insula arko kaj pli malfrue ĝi konvertiĝis en laŭlonga tero. La plej maldika punkto de tiu unio estas la Istmo de Panamo, formita antaŭ tri milionoj da jaroj. Alia insula arko, la Antiloj, estas dua konektilo inter la subkontinentoj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geologio de Aŭstralio.
La Pacifika plato enhavas plej el Oceanio, sen kalkuli Aŭstralazion kaj la okcidentan parton de Melanezio.

La Pacifika plato, kiu formas plej el Oceanio, estas oceana tektona plato kiu kuŝas sub la Pacifika Oceano. Kun 103 milionoj da kvadrataj kilometroj, ĝi estas la plej granda tektona plato. Tiu plato enhavas interne varmajn punktojn kiuj formas ekzemple la Havajajn Insulojn.[19] Ĝi estas preskaŭ tute oceankrusto.[20] La plej antikva membro kiu malaperis pere de la ciklo de platotektoniko okazis komence de la Kretaceo (antaŭ 145 ĝis 137 milionoj da jaroj).[21]

Aŭstralio, estante parto de la Hind-Aŭstralia Plato, estas la plej malalta, plej ebena, kaj plej antikva teramaso sur la Tero[22] kaj ĝi estis havinta relative stabilan geologian historion. Geologiaj fortoj kiaj la tektona levo de montaroj aŭ kolizioj inter tektonaj platoj okazis ĉefe en la plej frua historio de Aŭstralio, kiam gi estis ankoraŭ parto de Gondvano. Aŭstralio estas situa en la mezo de tektona plato, kaj tiel nuntempe ne havas aktivan vulkanismon.[23]

La geologio de Nov-Zelando male famas pro sia vulkana aktiveco, tertremoj kaj geotermaj areoj pro ties loko sur la limo inter la Aŭstralia kaj la Pacifika platoj. Multo de la baza rokaro de Nov-Zelando estis iam parto de la kontinentego Gondvano, kun Sudameriko, Afriko, Madagaskaro, Hindio, Antarkto kaj Aŭstralio. La rokoj kiuj nuntempe formas la kontinenton Zelandion estis inter Orienta Aŭstralio kaj Okcidenta Antarkto.[24]

La Aŭstrali-Novzelanda kontinenta fragmento de Gondvano disiĝis el la cetero de Gondvano fine de la Kretaceo (95–90 Ma). Ĉirkaŭ 75 Ma, Zelandio estis esence separata el Aŭstralio kaj Antarkto, kvankam eble nur malprofundaj maroj separis Zelandion kaj Aŭstralion en la nordo. La Tasmana maro, kaj parto de Zelandio poste kuniĝis kun Aŭstralio por formi la Aŭstralian platon (40 Ma), kaj nova platolimo aperis inter la Aŭstralia kaj la Pacifika platoj.

Plej insuloj en Pacifiko estas altaj insuloj (nome vulkanaj insuloj), kiel Paskinsulo, Usona Samoo kaj Fiĝioj, inter aliaj, kiuj havas pintojn de ĝis 1300 m stare abrupte el la propra marbordo.[25] La Nordokcidentaj havajaj insuloj estis formitaj proksimume antaŭ 7 ĝis 30 milionoj da jaroj, kiel ŝildovulkanoj super la samaj vulkanaj varmaj punktoj kiuj estis formintaj la Marmontoĉenon Havaj-Imperiestron norde kaj la ĉefajn Havajajn Insulojn sude.[26] La plej alta monto de Havajoj nome Mauna Kea estas 4205 m super la marnivelo.[27]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Strahler, Arthur N. (1992). «1». Geología física. Barcelona: Omega. pp. 9-12. ISBN 84-282-0770-4.
  2. Read HH, Watson Janet (1975). Introduction to Geology. Nueva York: Halsted. pp. 13-15.
  3. Meissner 2002, p. 100.
  4. Plate Tectonics: Plate Boundaries. platetectonics.com. Arkivita el la originalo je 16a de Junio 2010. Alirita 12a de Junio 2010 .
  5. Understanding plate motions. United States Geological Survey. Arkivita el la originalo je 16a de Majo 2019. Alirita 12a de Junio 2010 .
  6. (8a de Marto 2012) “The Role of H2O in Subduction Zone Magmatism”, Annual Review of Earth and Planetary Sciences 40 (1), p. 413–39. doi:10.1146/annurev-earth-042711-105310. Bibkodo:2012AREPS..40..413G. Alirita 14a de Januaro 2016.. 
  7. . Myths and Legends on Natural Disasters: Making Sense of Our World. Arkivita el la originalo je 2016-07-21. Alirita 2008-02-05 .
  8. (1931) “Radioactivity and Earth Movements”, Transactions of the Geological Society of Glasgow 18 (3), p. 559–606. doi:10.1144/transglas.18.3.559. 122872384. Alirita 2014-01-15.. 
  9. Tanimoto & Lay 2000.
  10. Van Bemmelen 1976.
  11. Van Bemmelen 1972.
  12. Segev 2002.
  13. Maruyama 1994.
  14. Yuen et al. 2007.
  15. Wezel 1988.
  16. Plate tectonics, Encyclopedia of Earth. Alirita la 27an de decembro 2011.
  17. Martínez-López, M.R., Mendoza, C., (2016). «Acoplamiento sismogénico en la zona de subducción de Michoacán-Colima-Jalisco, México». Boletín de la Sociedad Geológica Mexicana 68 (2): 199-214. [1] Alirita la 30an de Januaro 2017.
  18. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 321
  19. "SFT and the Earth's Tectonic Plates". Los Alamos National Laboratory. Arkivita el la originalo la 17an de Februaro 2013. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  20. Frisch, Wolfgang; Meschede, Martin; Blakey, Ronald C. (2010), Plate Tectonics: Continental Drift and Mountain Building, Springer Science & Business Media, pp. 11–12, ISBN 978-3-540-76504-2.
  21. "Age of the Ocean Floor". Alirita la 28an de Decembro 2021.
  22. Pain, C.F., Villans, B.J., Roach, I.C., Worrall, L. & Wilford, J.R. (2012): Old, flat and red – Australia's distinctive landscape. En: Shaping a Nation: A Geology of Australia. Blewitt, R.S. (Eld.) Geoscience Australia and ANU E Press, Canberra. pp. 227–275 ISBN 978-1-922103-43-7
  23. Kevin Mccue (26a de Februaro 2010). "Land of earthquakes and volcanoes?". Australian Geographic. Arkivita el la originalo la 6an de Marto 2010. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  24. New Zealand within Gondwana el Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand
  25. "Fiji". CIA World Factbook. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  26. Clague, D.A. kaj Dalrymple, G.B. (1989) Tectonics, geochronology, and origin of the Hawaiian-Emperor Chain en Winterer, E.L. et al. (editors) (1989) The Eastern Pacific Ocean and Hawaii, Boulder, Geological Society of America.
  27. "Mauna Kea Volcano, Hawaii". Hvo.wr.usgs.gov. Alirita la 28an de Decembro 2021.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tectónica de placas en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Plate tectonics en la angla Vikipedio.