Piornal
Aspekto
Piornal | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10615 | ||
Retpaĝaro | piornal.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Ángel Rama Pérez (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 548 (2008) | ||
Loĝdenso | 40 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 7′ N, 5° 51′ U (mapo)40.1177645-5.8485639Koordinatoj: 40° 7′ N, 5° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 175 m [+] | ||
Areo | 36 km² (3 600 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Piornal [+] | |||
Piornal (Kverkejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj nomiĝas piornalegos. La censita populacio en 2008 estis de 1.548 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Piornal estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Jerte, je altitudo de 1.175 m; je 119 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 179 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 36 km². Ĝi estas en la limo de la komarko kun la komarko de la Vera, ĉar tra ĝia montopasejo oni atingas tiun.
La mezaveraĝa alto estas de 1.200 m super marnivelo, la plej alta en la komarko kaj en la tuta regiono de Ekstremaduro.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo (kaŝtanoj, ĉerizoj) kaj brutobredado.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Demografia evoluo de Piornal el 1996 al 2006 | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1996 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | ||||||||||
1.581 | 1.560 | 1.545 | 1.566 | 1.574 | 1.554 | 1.542 | 1.535 | 1.532 | 1.524 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de San Juan (Sankta Johano), el 15a jarcento, sed rekonstruita dum la 20a jarcento, ĉar estis ruina; el la prakonstruaĵo restas nur la sonorilturo.
- La vilaĝo troviĝas ĉirkaŭata de arbaroj de kaŝtanarboj kaj ĉerizarboj, kaj pro tio estas tre vizitata dum ferioj, somere pro malvarmo, vintre ĉar foje tie neĝas kiam nenio falis en la resto de la regiono kaj printempe pro belaj naturaj ĉirkaŭaĵoj.
- Gastronomio ĉefe de kolbasoj, finfaritaj je la plej taŭga malvarma klimato de la montaro.
- Unu el la plej famaj, tradiciaj kaj mitaj festoj de la regiono: nome El Jarramplas, celebrata la 19a kaj 20a de januaro honore al Sankta Sebastiano kaj konsistanta en maskita viro kiu eliras surstrate ludante tamburon kaj estas akre atakata de la tuta loĝantaro per lanĉado de grandaj kaj pezaj napoj, kies klarigo perdiĝas en la prapasinteco.
- Oni projektis konstrui astronomian observejon profitante la nepoluitan ĉielojn de la montaro, sed ankoraŭ tio ne fariĝis.